Fluorizita eteno-propeno

Strukturo de la molekulo
Denseco 2150 kg/m3
Fleksa modulo 586 MPa
Dilata forteco 23 MPa
Plilongiĝo je rompo 325%
Falda eltenivo Varias
Fandopunkto 260 °C
Maksimuma operacia temperaturo 204 °C
Akva absorbo <0,01 % post 24 horoj
Izola konstanto je 1 MHz 2,1
Izola tangento de angulo de perdado je 1 MHz 0,0007
Arka rezisto < 300 sekundoj
Rezistanco je 50% relativa humideco > 1016 Ω·m

Fluorizita eteno-propeno (FEP) aŭ fluorizita etileno-propileno estas kunpolimero de sesfluoropropeno kaj kvarfluoretileno. Ĝi malsamas de la polikvarfluoretileno en tio ke ĝi estas fando-procezebla per la kutimaj injekta muldado kaj ŝraŭba elpuŝado.

Fluorizita eteno-propeno estis inventita de DuPont kaj estas vendata sub la komerca nomo Teflon-FEP. Simila produkto estas havebla de Daikin kun la varomarko Neoflon-FEP.

FEP estas tre simila en komponaĵo al la fluoropolimeroj polikvarfluoretileno kaj plen-fluoro-alkilooksida polimero (PFA). FEP kaj PFA ambaŭ komunigas utilajn propraĵojn de polikvarfluoretileno - malgrtandan frotadon kaj ne-reakciokapablon, sed estas pli facile formeblaj. FEP estas pli mola ol polikvarfluoretileno kaj fandas je 260 °C; ĝi estas alte travidebla kaj rezista al sunlumo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti