Fompedraza [fompeDRAza] estas municipo en la sudoriento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Campo de Peñafiel (Kamparo de Peñafiel) en la sudoriento de la provinco. La nomo Fompedraza estas etimologie komprenebla kiel fonto de la ŝtonejo; tio aperas simbole en la malsupra maldekstra kvarono de la blazono.

Fompedraza
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47311
Demografio
Loĝantaro 106  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 32′ N, 4° 9′ U (mapo)41.536111111111-4.1458333333333 [+]
Alto 889 m [+]
Areo 16,38 km² (1 638 ha) [+]
Fompedraza (Provinco Valadolido)
Fompedraza (Provinco Valadolido)
DEC
Situo de Fompedraza
Fompedraza (Hispanio)
Fompedraza (Hispanio)
DEC
Situo de Fompedraza

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fompedraza [+]
vdr
Fompedraza en la provinco Valadolido.
La komarko Campo de Peñafiel de la provinco Valadolido, malhelblue, sudoriente.
Panoramo de Fompedraza.

Geografio

redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,38 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 103 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 50 el 1991.

Ĝi distas 59 km de Valadolido, provinca ĉefurbo kaj limas kun municipo Canalejas de Peñafiel. Ĝia municipa teritorio estas ebeneca kaj trairata de la rojo del Prado (de la herbejo).

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la 10-a jarcento. Frua mencio estas de la 12-a jarcento; aliaj de 1426, 1447 (sendependigo de Peñafiel) kaj 1456 (vendo al Juan Pacheco). Poste ĝi apartenis al la familio Osuna.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, ĉefe vitejoj, kaj ankaŭ legomoj kaj terpomoj) kaj brutobredado (ŝafoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Ĉefa nuna enspezo estas de vinproduktejoj.

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la malfruromanika preĝejo de Sankta Bartolomeo.

Vidu ankaŭ

redakti