Françoise-Charlotte de Senneterre Ménétou

Françoise-Charlotte de Senneterre Ménétou (1679 – la 4-an de novembro 1745) nomita ankaŭ Françoise Charlotte Saint-Nectaire, sed pli ofte nomata fraŭlino de Menetou aŭ sinjorino de Menetou, estis franca klavicenisto, kantistino kaj komponistino. Ŝi naskiĝis en aristokrata familio, kies gepatroj kaj geavoj, la Dukoj de La Ferté-Senneterre estis mecenatoj de la plej elstaraj muzikistoj tiutempe.

Françoise-Charlotte de Senneterre Ménétou
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1679 (1679-01-01)
Morto 4-an de novembro 1745 (1745-11-04) (66-jaraĝa)
en Château de la Ferté (La Ferté-Saint-Aubin)
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Familio
Patro Henri-François de Saint-Nectaire
Patrino Marie Isabelle Angélique de La Mothe-Houdancourt
Parencoj Henri-François Thibault de la Carte de la Ferté-Sénectère
Okupo
Okupo komponisto • klavicenisto
vdr

En aĝo de 18 jaroj ŝi edziniĝis al markizo François Gabriel Thibault de La Carte kiu alportis al ŝi la titolon de markizino. El ĉi tiu geedzeco naskiĝis ŝia unika filo Louis-Philippe (1699-1780).

Ŝi ankaŭ geedziĝis duan fojon en 1729 al Jean-François-Gustave de Malortie, markizo de Boudeville.

Françoise-Charlotte Ménétou, ricevis tre bonan edukadon de sia infanaĝo. Tio ĉi rezultis en la malkovro de ŝiaj nekredeblaj muzikaj kapabloj en tre frua aĝo. Tiel la 18-an de aŭgusto 1689 ŝi prezentiĝis antaŭ la reĝo Ludoviko la 14-a en la aĝo de nur naŭ jaroj. Ŝi ludis klavicenon dum koncerto en la provinco Dauphine, montrante sian muzikan talenton.

Du jarojn poste, en 1691 ŝi fariĝis la plej juna komponistino kiu publikigis sian kolekton de 15 verkoj. Ŝiaj ‘Airs sérieux à deux’ estis eldonita de la reĝa presisto Christophe Ballard, kiam li ne publikigis multajn kolektojn de unuopaj komponistoj, des malpli tiujn de virinoj kaj junaj knabinoj.

La sola alia kolekto de arioj eldonita de komponistino en la baroka periodo estis de Julie Pinel en 1737. La granda intervalo inter ĉi tiuj du eldonaĵoj evidentigas kiom unikaj estis iliaj situacioj, kiam ili sukcesis publikigi siajn laborojn en individua kolekto. Aliaj virinaj komponistoj nur publikigis unuopajn ariojn ene de ĝeneralaj kolektoj.

La verko de Françoise-Charlotte de Menetou unue estis rimarkita nur en 1970 en artikolo de la klavicenisto Alan Curtis, kiu atentigis pri la historia signifo de la ‘Airs sérieux’.

La nuna reekzameno de la manuskripto sugestas, ke ĝia graveco etendiĝas preter la historia valoro de la verkoj de Menetou, ĉar ĝi ofertas klaran fenestron al la vigla muzika kulturo de la kortego de Ludoviko 14-a kaj la granda diverseco de muzikaj stiloj, kiujn oni ĝuis tiutempe.

Pli atenta rigardo al la fonto ankaŭ malkaŝas diversajn ĝenrojn, kiuj vive montras la multoblajn rolojn de la klaviceno: ĝi povis ludi sian propran muzikon, ĝi povis akompani, ĝi povis ludi orkestran muzikon, kaj ĝi eĉ povis ludi voĉan muzikon.

La komponisto, orgenisto kaj klavicenisto de la franca baroka epoko François Couperin dediĉis al sinjorino Menetou pecon de sia Dua Libro de Pecoj por Klaviceno (1716): ‘La Menetou’ (Rondeau, en sol).

Pluraj gravuraĵoj de Robert Bonnart (1652-1733) je la fino de la 17-a jarcento, supozeble por reprezenti la jarcenton, montras almenaŭ tri bildojn de Françoise-Charlotte de Menetou, unu el ili ludante la klavicenon.

Fonto redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkoj redakti

De Senneterre Ménétou kunmetita por voĉo kaj harpsichord. Elektita laborojn inkluzivas:

  • Aymez DeSornaus por voĉo kaj harpsichord
  • De Toutes Les Heures por voĉo kaj harpsichord
  • Folies D'espagne por harpsichord
  • Gavottes por harpsichord
  • J'ay verŝas Tous Bien une Musette por voĉo kaj harpsichord
  • Menuete por harpsichord
  • Les Olivettes por harpsichord
  • Sans Crainte Dans nos Praires por voĉo kaj harpsichord[1]

Referencoj redakti