Franches-Montagnes (distrikto)


La distrikto Franches-Montagnes (en Esperanto ankaŭ Liberaj Montoj, germane Freiberge) estas administra unuo de Kantono Ĵuraso. Ĝi havis 9935 loĝantojn la 31-an de decembro 2008. Ĝia ĉefloko estas la komunumo Saignelégier.

Distrikto Franches-Montagnes
Blazono de la distrikto Franches-Montagnes
Lageto apud Lajoux
Mapo de la distrikto Franches-Montagnes
distrikto de Svisio • district of the canton of Jura
Kantono Ĵuraso
Ĉefloko Saignelégier
Koordinatoj  47° 15′ N 6° 59′ O / 47.250 °N, 6.983 °O / 47.250; 6.983 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ N 6° 59′ O / 47.250 °N, 6.983 °O / 47.250; 6.983 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9935(2009-12-31)
Areo 200,33 km²
Loĝantardenseco 49,6 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 2602
vdr

Geografio redakti

La distrikto Franches-Montagnes situas en sudokcidento de la kantono Ĵuraso en la Ĵurasa Montaro plej parte sur alteco super 1000 m s.m. En nordo la distrikton limas la rivero Doubs. La regiono estas konata pro ĝiaj libere kurantaj ĉevalaroj kaj la multnombraj malgrandaj lagetoj kun subteraj elfluoj kaj kavernoj.

Najbaraj distriktoj redakti

La distrikto Franches-Montagnes limans en nordoriento al la distrikto Porrentruy, en oriento al la distrikto Delemonto en sudoriento al la iama distrikto Moutier (BE), en sudo al la iama distrikto Courtelary (BE), al sudokcidento al la distrikto de La Chaux-de-Fonds (NE), kaj en nordokcidento al la y al noroeste con el departamento de franca departemento Doubs (prefektejo Franĉ-Konteo).

Ekonomio redakti

La regiono estas ĉefe kampara kaj vivas de bovo- kaj ĉevalobredado. Dum la longaj kaj duraj vintroj la kamparanoj jam frue serĉis kroman okupon, kaj tiel evoluiĝis jam en la 17-a jarcento la metio de la horloĝistoj. La lertaj ĵurasaj kamparanoj hejme konstruis dum la vintraj tagoj horloĝojn, dum ili dum la mallonga somero okupiĝis pri la agrikulturo. Grava ekonomia faktoro fariĝis intertempe ankaŭ la turismo, ĉar la bela pejzaĝo allogas gastojn el la tuta mondo.

Komunumoj de la distrikto Franches-Montagnes redakti

La distrikto Franches-Montagnes konsistas (stato en 2009) el 13 komunumoj, el kiuj la ĉefloko Saignelégier estas la plej granda. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
  La Chaux-des-Breuleux 80 4,05 6744
  Lajoux 684 12,38 6750
  Le Bémont 326 11,64 6741
  Le Noirmont 1655 20,40 6754
  Les Bois 1154 24,74 6742
  Les Breuleux 1375 10,81 6743
  Les Enfers 156 7,14 6745
  Les Genevez 525 13,64 6748
  Montfaucon 548 18,24 6751
  Muriaux 496 16,90 6753
  Saignelégier 2524 31,72 6757
  Saint-Brais 223 15,19 6758
  Soubey 153 13,51 6759
Totale 13 9935 200,33 2602

Komunumkunigoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti