Franciscus Raphelengius

Franciscus Raphelengius la Maljuna estis humanisto, hebreisto, latinisto, erudiciulo, libristo, eldonisto kaj presisto. Li laboris en Antverpeno kaj pli malfrue en Lejdeno. Dum la lasta jardeko el sia vivo, li estis profesoro pri la hebrea en la Universitato de Lejdeno. Li produktis araban-latinan vortaron kun ĉirkaŭ 550 paĝoj, kiu estis postmorte publikigita en 1613, en Lejdeno. Ĉi tiu estis la unua eldonaĵo per presilo de librolonga vortaro por la araba lingvo en la latina.

Franz van Ravelingen
(1539–1597)
"Araba leksikono", verko eldonita en 1613.[1]
"Araba leksikono", verko eldonita en 1613.[1]
Persona informo
François Ravlenghien
Naskiĝo 27-a de februaro 1539
en Lannoy, Norda Departemento, tiama nederlanda regiono, nuna Francio
Morto 20-a de julio 1597
en Lejdeno, Nederlando
Lingvoj latinagrekaarabafranca vd
Alma mater Universitato de Lejdeno
Universitato de Parizo
Universitato de Kembriĝo
Familio
Infanoj Franciscus Raphelengius vd
Parencoj Christoffel Plantijn • Gilles Beys vd
Profesio
Okupo universitata instruisto • book printer • filologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li unue studis en Gento. Lia patrino, post la morto de sia edzo, deziris ke sia filo enirus en la komerco kaj por tio ŝi sendis lin al Nurenbergo. Anstataŭe li dediĉis sin al lingvostudoj tie. Poste li studis la grekan kaj la hebrean en Parizo, precipe sub la kuratoreco de profesoro Jean Mercerus (1510-1570)[2]. Kiam la civilaj militoj devigis lin forlasi Francion, li vojaĝis al Kembriĝo, Anglujo, kie li eble instruis grekajn studojn.

Reveninte al la Malaltaj Landoj en 1564 li haltis en Antverpeno por aĉeti librojn. Kredante, ke li havas emon por la profesia provlegado, li aliĝis al la presisto Christopher Plantin kiel provleganto. Plantin baldaŭ ekkomprenis la valoron, kiun Raphelengius povus havi por li, pro sia kapablo legi kaj skribi la latinan, la grekan, la hebrean, la haldean, la siriakan, la araban, la francan, la flandran kaj aliajn lingvojn. Plantin tiom ŝatis lin, ke la sekvan jaron li donis al li sian filinon Margaretha Plantijn (1547-1594) kiel geedzecon.

Raphelengius kunlaboris kun la Poliglota Biblio de Plantin en la epoko kiam la Biblio estis presita en la hebrea, aramea (kaldajka), siriaka, greka kaj latina (publikigita en Antverpeno inter 1569 kaj 1573). Li poste administris la presejon Plantin en Lejdeno kaj estis oficiala presisto por la universitato de Lejdeno. Liaj filoj Christoffel (1566-1600), Justus (1573-1628) kaj Franciscus (1568-1643) daŭrigis la presejan komercon de Raphelengius. Liaj sciencaj preskvalitaĵoj estis unu el la altvaloraĵoj, kiuj tiris Joseph Justus Scaliger al Lejdeno en 1593.

Raphelengius studis la araban en Antverpeno kaj Lejdeno, komencante en la fruaj 1570-aj jaroj, kaj faris ĝin intense en la fruaj 1590-aj jaroj. Lia araba-latina vortaro estis destinita al homoj tiel kiel li, kiuj provis legi arabajn tekstojn en Eŭropo. Tiu verko estis poste anstataŭita de la araba-latina vortaro (1653) de Jacobus Golius.

 
Bildo de Franciscus Raphelengius.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti