Franz Theobald HORNY (naskiĝinta la 23-an de novembro 1798 en Vajmaro, mortinta la 23-an de junio 1824 en Olevano Romano) estis germana pentristo de romantikismo.

Franz Horny
Persona informo
Naskiĝo 23-an de novembro 1798 (1798-11-23)
en Vajmaro
Morto 23-an de junio 1824 (1824-06-23) (25-jaraĝa)
en Olevano Romano
Mortokialo tuberkulozo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Saksio-Vajmaro-Eisenach
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto
vdr

Vivo redakti

Frekventis Horny la de Johann Heinrich Meyer estrata faklernejo "'Fürstliche freie Zeichenschule" en sia naskiĝurbo; tie instruistis ankaŭ lia patro Konrad Horny. Influegis lin la artohistoriisto, kolektisto kaj mecenato Karl von Rumohr, kiu invitis lin je akompanado al Romo en la 1816-a jaro. Krome li peradis disĉiplecon en la ateliero de Joseph Anton Koch. Horny restis ateliere ĝis 1817 kaj ĝuis tiam la akceptiĝon de germanaj artistoj el rondoj ĉirkaŭ Rumohr respektive de la nazaretanoj Peter von Cornelius kaj Julius Schnorr von Carolsfeld .

 
vido de Olevano, ĉ. 1821

Kun Rumohr li laborvojaĝis al Olveano en la Sabinaj Montoj kaj al Frascati. Dum tia vojaĝo li konatiĝis kun Peter von Cornelius kiu invitis lin kunlabori en la freskoelfaro je la Vilao Giustiniani Massimo. Post la reveno de Cornelius al Germanujo en 1818 estis la ĉefa okupiĝo de Horny la kreo de pejzaĝbildoj.

Tiujare la tuberkulozo-problemoj unuafoje montriĝis. Li retiriĝis al Olevano venante ofte al Romo. De aŭturno 1822 li nur vivis en Olveano; oni entombigis lin en la Roĥo-kirko de Olevano.

Graveco redakti

 
virinoj ĉe puto de Olevano, ĉ. 1822

Horny baldaŭ postmorte ade estis memorigata kune kun Carl Philipp Fohr, kies elstara klareco en pejzaĝinterpretado estis laŭdata. Krome, Horny enkorpigis aspektojn de la nazaretanoj en sian grafikan inventemon: liniojn kaj kolorojn li metis por esprimi tute propran mesaĝon. Direndas tamen ke li pli ŝatis idealajn mediojn ol laŭnaturan desegnon.

En 1998/99, okaze de la 200-a datreveno naskiĝtaga, Kunsthalle (Hamburgo) kune kun Klassik Stiftung Weimar prezentis ekspozicion kun la titolo Ein Romantiker im Lichte Italiens. Fakte temis pri la unua granda eksponado de aĵoj de Horny.

Literaturo redakti

  • Jens Christian Jensen: Aquarelle und Zeichnungen der deutschen Romantik. DuMont Buchverlag, Köln 1992, p. 167, ISBN 3-7701-0976-7.
  • Heinke Fabritius: Die italienischen Landschaftszeichnungen Franz Hornys: Eine Studie zum bildnerischen Denken um 1820. Wittenberg 2012, p. 67
  • Scheidig, Walther: "Horny, Franz". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 9 (1972), p. 640-641 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti