FratorivalecoInfanorivaleco estas tipo de konkurenco aŭ malinklino inter infanoj, ĉu sangorilataj aŭ ne.

Portreto de Lady Cockburn kaj ŝiaj tri plej aĝaj gefiloj, de Joshua Reynolds.

Idoj ĝenerale pasas pli da tempo kune dum infaneco ol kun siaj gepatroj. La idoligo ofte estas komplika kaj influata de faktoroj kiaj patra traktado, naskordo, personeco, kaj homoj kaj espertoj ekster la familio.[1] Laŭ disvolvopsikologino Sylvia Rimm, Fratorivaleco estas partikulare intensa kiam la geinfanoj estas tre proksimaj laŭ aĝo kaj estas el sama sekso, aŭ kiam infano estas de alta intelekto.[2]

Tra la vivodaŭro redakti

 
El juna aĝo, infanoj estas sensivaj al diferencoj en patra traktado.

Laŭ observaj studoj fare de Judy Dunn, infanoj estas sensivaj el aĝo de unu jaro al diferencoj en patra traktado. El 18 monatoj la idoj povas kompreni la familian regularon kaj kiel esti komforta kaj bonfarta unu rilate al alia. Je 3 jaroj, infanoj havas jam sofistikatan sistemon de sociaj reguloj, povas pritaksi sin rilate al siaj fratoj, kaj scii kiel adaptiĝi al cirkonstancoj ene de la familio.[1]

Fratorivaleco ofte pluas tra infanaĝo kaj povas esti tre frustra kaj stresiga al gepatroj.[3] Adoleskoj luktas pro la samaj tialoj kiel pli junaj infanoj, sed ili estas plej bone ekipataj fizike kaj intelekte por damaĝi kaj esti damaĝata unu de alia. Fizikaj kaj emociaj ŝanĝoj kaŭzas premojn en la doleskaj jaroj, kiel ŝanĝaj rilatoj kun gepatroj kaj amikoj. Lukti kontruax fratoj kiel sistemo akiri patran atenton povas pliiĝi en adoleskaĝo.[4] Unu studo trovis ke la aĝogrupo de 10 al 15 alportis la plej altan nivelon de konkurenco inter idoj[5]

Fratorivaleco povas plui en la plenkreskuleco kaj la ida rilataro povas draste ŝanĝi dum la jaroj. Eventoj kiaj patra malsano povas alporti plian proksimecon, dum edzeco povas apartigi ilin, partikulare se la bo-rilataro fortas. Proksimume unu trionon de plenkreskuloj priskribas siajn rilatarojn kun fratoj kiel rivalaj aŭ distaj. Tamen rivaleco ofte malfortiĝas dum la aĝo. Almenaŭ 80 % de fratoj ĉe aĝo de 60 ĝuas ligojn.[1]

Kaŭzoj redakti

Psikoanaliza rigardo redakti

Aliaj psikologiaj konsideroj redakti

Evitado redakti

Ĉe animaloj redakti

Fratorivaleco estas komuna inter diversaj animalaj specioj, en formo de konkurenco por manĝo kaj por patra atento. Ekstrema tipo de Fratorivaleco okazas kiam junaj animaloj mortigas siajn fratojn. Ekzemple, patrino de Nigra aglo demetas du ovojn, kaj la unua eloviĝinto bekofrapas la pli junan ĝismorte dum la unuaj tagoj. Ĉe la Blukrura naivulo, estas ĉiam apero de idohierarkio. La hegemonia ido atakas la subulon kaze de manĝomanko, ofte per bekofrapado aŭ per fortrenado el la nesto. [6] Inter punktohienoj, Fratorivaleco ekas tiom frue kiom la dua frato naskiĝas, kaj 25% el hienidoj estas mortigataj de siaj idoj.[7] (vidu: Kainismo)

La frataj rilatoj ĉe animaloj ne ĉiam estas konkurencaj. Ekzemple, inter lupoj kaj kelkaj birdospecioj, pli aĝaj fratoj povas helpi nutri kaj zorgi la pli junajn fratojn.[8]

Famaj kazoj de Fratorivaleco redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Adult Sibling Rivalry Jane Mersky Leder, Psychology Today, Publication Date: Jan/Feb 93, Lasta Revizio: 30a Aŭg 2004
  2. The Effects of Sibling Competition Arkivigite je 2007-07-01 per la retarkivo Wayback Machine Syliva B. Rimm, Educational Assessment Service, 2002.
  3. Sibling Rivalry University of Michigan Health System, Junio 2009
  4. Living With Your Teenager: Dealing With Sibling Rivalry Donna Rae Jacobson, North Dakota State University, July 1995
  5. Sibling Rivalry in Degree and Dimensions Across the Lifespan Arkivigite je 2017-10-15 per la retarkivo Wayback Machine Annie McNerney and Joy Usner, 30a Aprilo 2001.
  6. (1989) “Food Shortage Influences Sibling Aggression in the Blue-footed Booby”, Animal Behavior 37, p. 806–819. 
  7. Birth Order, Sibling Competition, and Human Behavior Frank J Sulloway
  8. Mothers and Others Arkivigite je 2006-03-24 per la retarkivo Wayback Machine Sarah Blaffer Hrdy, Natural History Magazine, Majo 2001.