Frederick Gardner Cottrell

usona kemiisto

Frederick Gardner COTTRELL, profesoro, naskiĝis en la 10-a de januaro 1877 en Oakland, Kalifornio, Usono] kaj mortis en la 16-a de novembro 1948.

Frederick Gardner Cottrell
Persona informo
Naskiĝo 10-an de januaro 1877 (1877-01-10)
en Oakland
Morto 16-an de novembro 1948 (1948-11-16) (71-jaraĝa)
en Berkeley
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Kalifornio ĉe BerkeleyUniversitato HarvardUniversitato de Lepsiko
Okupo
Okupo kemiistoinventisto
vdr

Dro. Cottrell zorgis pri la internacia interkomunikado. Li konvinkis riĉulojn Alice Vanderbilt Morris kaj Dave Hannen Morris de Novjorko pri la interligva problemo kaj la bezono de helpa internacia planlingvo. Pro tio oni fondis la "International Auxiliary Language Association" (IALA) kun monhelpo de paro Morris, kaj Cottrell devenis unu el fundantaj direktoroj de IALA de 1924 ĝis sia morto en 1948.

Cottrell studis en la Universitato de Kalifornio en 1896 kaj en Berlino (1901) kaj Leipzig (1902) ĝis doktoriĝo. Li devenis direktoro de l' Oficejo de Minoj kaj de l' Departmento de Fiksita Nitrogeno de la usona registraro. Dro. Cottrell laboris en kemio kaj okupiĝis pri nitratoj, petroleo kaj heliumo. Li disvolvigis la "procedon Cottrell" kaj la "precipitilo Cottrell".

Vidu ankaŭ redakti