Friedrich Karl Joseph von Erthal

Friedrich Karl Joseph von ERTHAL (naskiĝinta la 3-an de januaro 1719 en Majenco, mortinta la 25-an de julio 1802 en Aschaffenburg) estis germana teologo kaj elektoepiskopo de Majenco.

Friedrich Karl Joseph von Erthal
Princo-elektisto de Majenco
Friedrich Karl Joseph von Erthal, ĉefepiskopo kaj princo-elektisto de Mainz (1786).
Friedrich Karl Joseph von Erthal, ĉefepiskopo kaj princo-elektisto de Mainz (1786).
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1719 (1719-01-03)
en Majenco
Morto 25-an de julio 1802 (1802-07-25) (83-jaraĝa)
en Aschaffenburg
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • romkatolika diakono • katolika episkopo vd
Princo-elektisto de Majenco
Dum 1774–1802
Antaŭulo Emmerich Joseph von Breidbach zu Bürresheim
Sekvanto Karl Theodor von Dalberg
Princepiskopo de Worms
Dum 1774–1802
Antaŭulo Emmerich Joseph von Breidbach zu Bürresheim
Sekvanto Karl Theodor von Dalberg
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Post studoj de teologio en Reims li iĝis majence en 1753 katedrala kapitulano, en 1754 altlerneja rektoro, en 1758 prezidanto de la kortega konsilantaro, en 1748 katedralgvatisto, en 1769 legato en Vieno kaj finfine en 1774 elektoprinco kaj episkopo majenca. Mallonge poste li ankaŭ ekregis en Worms.

Kaj eklezie kaj administrade li bonvenigas reformojn. En 1784 ekz. li novorganizis la Universitaton de Majenco kaj anigis en 1775 al la t.n. Ligo de la princoj (Fürstenbund: ĝin estis iniciatinta la prusa reĝo Frederiko la 2-a kontraŭ la politiko de imperiestro Jozefo la 2-a). En 1786 li subskribis la Deklaracion de Ems kontraŭ troaj papaj influoj estante tre malfermita je enekleziaj reformoj. Sed tiajn intencojn interrompis tuj la Franca revolucio de 1789 kiu rekte tuŝis la majencan regionon.

Post la malvenko de la majencanoj apud Speyer en la 4.10.1792 Erthal eĉ devis fuĝi el Majenco. En 1793 li revenis por forlasi la episkopan sidejon unu jaron poste por ĉiam. Poste li vivis plejtempe en Aschaffenburg. Post la Traktato de Lunéville en 1801 amputitis la tuta teritoriaro situanta ĉe la maldekstra bordo de Rejno.

Kiam li vizitis Erfurton oni starigis sur la Katedralplaco belan Erthal-obeliskon kiu allogas onin ĝis hodiau per sia beleco.

Literatur redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti