Friga lingvo

(Alidirektita el Friga)

Friga lingvo estas mortinta hindeŭropa lingvo parolita en Frigio (Malgranda Azio) en antikveco. Por skribi la frigan speciala formo de la greka alfabeto estis uzata.

Restis du grandaj tekstaroj en la friga:

  • tekstoj de la unua periodo (8-a ĝis 5-a jarcentoj antaŭ Kristo), kiam Frigio estis memstara ŝtato. Konserviĝis ĉirkaŭ 300 tekstoj en plej diversaj stiloj.
  • tekstoj de la dua periodo (2-a ĝis 5-a jarcentoj post Kristo). Konserviĝis ĉirkaŭ 120 tekstoj, nur epitafoj (surtombaj skribaĵoj).

Frigajn vortojn, kaj foje eĉ frazojn, menciis kelkaj grekaj aŭtoroj.

La parenceco de la friga lingvo ne estas bone konata, foje oni ordigas ĝin apud la greka lingvo, foje kun la traka lingvo kaj la ilira lingvo. Lastatempaj trovitaĵoj ebligas paroli pri la friga kiel pri siaspeca mezumo inter la lingvoj greka kaj armena.

Ekzemplaj tekstoj (novfriga lingvo) redakti

Ates arkia evais akenan o-lavos Midai lavaltaei vanaktei edaes. — "Ates dediĉis kaj skulptis tiun ŝtonon por Midas, protektanto de la popolo, la reĝo".

Ios ni semoun knoumane [kakon] abberet a[i]nou [m.]mon[ka]n tos ni me zemelO ke deos k./e tiE tit tetikmenos e[it]ou. — "Se iu faros malbonon al tiu ĉi tombo, estu li persekutata kaj sur la tero, kaj inter la dioj".

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Diakonov I. M., Neroznak V. P., Phrygian. New York, 1985.

Eksteraj ligiloj redakti