Frigidario aŭ en latina frigidarium konsistis, en la romiaj Termoj, en la ejo kie okazis la malvarmaj banoj.

Frigidario de la Villa del Casale, en Sicilio.

Ĝi konsistis esence en banejo por eniro ĝis la alto de ŝultro, kaj ili povis esti altaj aŭ malaltaj. Ilia funkcio estis, post la malfermo de poroj fare de la banantoj per varmaj banoj en la tepidarium kaj la caldarium, fermi ilin denove. Ĝi estis la lasta de la etapoj de la publikaj banoj.

La plej grandaj de la mondo estis tiuj de la Banejoj de Karakalo kaj tiuj de la Termoj de Diokleciano, en la Antikva Romo.

Laŭ Francisko Azorín frigidario estas Ĉambro de la romanaj Termoj kun banakvo ne varma.[1] Kaj li indikas etimologion el latina frigidarium el frigidus (malvarma).[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 78.
  2. Azorín, samloke.