Fronteira (Portugalio)
municipo kaj urbo en Portugalio
Fronteira estas urbo en la Distrikto Portalegre, regiono Alentejo kaj subregiono Alto Alentejo kun 1 696 loĝantoj. Ĝi estas sidejo de la municipo Fronteira kun 248,60 km² de areo kaj 2 858 loĝantoj (2021), subdividita en tri freguesias. La municipo limas norde kun Alter do Chão, oriente kun Monforte, sudoriente kun Estremoz, sude kun Sousel kaj okcidente kun Avis.
Fronteira | |||
---|---|---|---|
municipo de Portugalio • town of Portugal | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7460 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 410 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 3′ N, 7° 39′ U (mapo)39.05-7.65Koordinatoj: 39° 3′ N, 7° 39′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 248,6 km² (24 860 ha) [+] | ||
Horzono | UTC±00:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Fronteira (Portugal) [+] | |||
Kvankam la etimologia signifo de la loknomo estas "landlimo", la municipo estas sufiĉe for de tiu.
La municipo atingis pinton en la 1950-aj jaroj kun pli ol 7 800 loĝantoj, sed poste okazis elmigrado kaj oni perdis pli ol 5 000 loĝantoj.
Vizitindas kastelo kaj preĝejo. Ekonomio baziĝas sur agrikulturo kaj brutobredado.
Freguesias redakti
La freguesias de Fronteira estas la jenaj:
- Cabeço de Vide
- Fronteira
- São Saturnino
Eksteraj ligiloj redakti
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Fronteira en la portugala Vikipedio.