Fuentes de Jiloca

municipo en Zaragozo

Fuentes de Jiloca [FŬENtes deĥiLOka] estas municipo de Hispanio, en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud kies ĉefurbo estas apuda Calatayud, en la sudokcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Fuentes de Jiloca estas etimologie komprenebla kiel Fontoj de Jiloca, alude al la trafluanta rivero.

Fuentes de Jiloca
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 50390
Demografio
Loĝantaro 219  (2023) [+]
Loĝdenso 8 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 14′ N, 1° 32′ U (mapo)41.2289567-1.5375521Koordinatoj: 41° 14′ N, 1° 32′ U (mapo) [+]
Alto 705 m [+]
Areo 27,352422 km² ( 273 5.2 422 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Fuentes de Jiloca (Provinco Zaragozo)
Fuentes de Jiloca (Provinco Zaragozo)
DEC
Fuentes de Jiloca
Fuentes de Jiloca
Situo de Fuentes de Jiloca
Fuentes de Jiloca (Hispanio)
Fuentes de Jiloca (Hispanio)
DEC
Fuentes de Jiloca
Fuentes de Jiloca
Situo de Fuentes de Jiloca

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Fuentes de Jiloca [+]
vdr

Geografio redakti

 
Panoramo.
 
Sonorilturo.

Fuentes de Jiloca estas municipa teritorio en la sudoriento de la komarko Comunidad de Calatayud, kie ĝi estas inter Morata de Jiloca kaj Montón.

La loĝloko Fuentes de Jiloca mem estas je 100 km sudokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, sur 570 msm en la Iberia Sistemo, sur la valo de la rivero Jiloca estante la kvina loĝloko tie antaŭ la enfluejo de la rivero ĉe Calatayud.

Ĝi estas alirebla laŭ la nacia ŝoseo N-234 Sagunto-Burgos. La plej proksimaj loĝlokoj estas Morata de Jiloca kaj Montón.

Historio redakti

Alfonso la 1-a definitive konkeris la areon en 1120 post la konkero de Tarazona kaj Calatayud. Ĝi apartenis al la Komunumo de Domaroj de Calatayud. Estis kastelo en la Mezepoko pro la situo en la lima areo inter Kastilio kaj Aragono.

Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Fuentes de Jiloca kie oni malaltiĝis eĉ el 413 loĝantoj en 1991 ĝis nunaj 211 loĝantoj en 2021. Evidente elmigrado ĝenerale foriris al industriaj aŭ pli viglaj areoj kiel Zaragozo, kaj Calatayud.

Aktualo redakti

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj, olivarboj, migdalarboj, kaj ĉefe ĉerizarboj kaj vitejoj), kaj brutobredado (kortobirdoj, ŝafoj kaj porkoj) kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vinproduktado kun protektita devennomo). Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo.

Ĉefaj altiraĵoj estas la belega mudeĥara preĝejo, ruinaj restaĵoj de la kastelo, kaj naturaj lokoj ĉefe ĉe la riveroj.

Vidu ankaŭ redakti

Bildoj redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti