Fumaĵita kolbaso
Fumaĵita kolbaso (nederlande rookworst) estas fumaĵita ringokolbaso el Nederlando. Ekzistas du variantoj nome granda kaj fajna kolbaso. Ĝi estas konstanta ingredienco de la nederlanda kuirarto kaj antaŭ ĉio estas uzata en unupotaĵoj kiel mikspotoj.
La origina kolbaso estas farita el porkoviando sed nuntempe ankaŭ ekzistas vegetara alternativo.