Gábor József Kozák

Gábor József KOZÁK [gAbor jOĵef kozAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozák Gábor József estis hungara virtuoza violonisto, orkestrestro, komponisto.

Gábor József Kozák
Memortabulo pri Gábor József Kozák
Memortabulo pri Gábor József Kozák
Persona informo
Naskonomo Kozák Gábor József
Naskiĝo la  15-an de majo 1910(nun 1910-05-15)
en Hungario Sepsiszentgyörgy (Hungara reĝlando)
Morto la 20-an de oktobro 1978
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Lingvoj ciganahungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo muzikistoviolonisto • prímás
vdr

Gábor József Kozák naskiĝis la 15-an de majo 1910 en Sepsiszentgyörgy (Hungara reĝlando, nuntempe Sfântu Gheorghe en Rumanio) kaj mortis la 20-an de oktobro 1978 en Budapeŝto).

Biografio redakti

Gábor József Kozák naskiĝis en cigana muzikista familio. Li lernis violonadi unue hejme, poste en muziklernejo de Budapeŝto. Lia plej grava instruisto estis Dezső Rados. Ekde 1927 li estis konstanta ĉeestanto en la muzikprogramoj de la Hungara Radio. Li muzikis en restoracioj de Gellért, Metropol, Nagyszálló, Spolarich, kaj kafejo Belváros. En 1936 li dirigentis orkestron kun mil muzikistoj, krome konstante la Popolan Orkestron de Hungara Radio. Inter 1953-1957 között li studis ĉe Leó Weiner. Li havis sukcesojn en dekdu ĉefurboj de Eŭropo kaj ankaŭ en Novjorko. Inter 1950-1958 li estis la primara violonisto de 56-membra orkestro. Li ankaŭ instruis kaj komponis kelkajn tre popularajn kantojn.

Lia filma rolo redakti

  • Aranyfácán (1929) - primara violonisto

Aŭdebla muziko redakti

Memorigiloj redakti

  • reliefa memortabulo en Budapeŝto (2013)[2]

Fontoj redakti