Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Gábor VÁGÓ [vAgO] hungara/rumania hungara skulptisto. Li naskiĝis en Belényes la 19-an de aŭgusto 1894 kaj mortis en Segedo en 1968. Li estis la edzo de pentristino Margit Berényi.

Gábor Vágó
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aŭgusto 1894 (1894-08-19)
en Beiuș
Morto 23-an de aprilo 1968 (1968-04-23) (73-jaraĝa)
en Szeged
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Margit Berényi
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Kariero redakti

Gábor Vágó finis la fakon pri metalindustrio de la supera industrilernejo de Segedo. En 1919 li malfermis en Kolozsvár laborejon de reliefo kaj bronzarto. En 1925 li pristudis la Cellini-specan skulptaĵmuldadon en Romo. Inter 1928–30 en Budapeŝto, en provincaj urboj kaj en Transilvanio li faris plurajn portretojn, memortabulojn el bronzo kal marmoro; ekleziajn skulptaĵojn. En 1930 li malfermis en Kluĵo juvelistlaborejon kaj skulptaĵmuldejon.

Fonto redakti