Géza Steinhardt [stejnhart], laŭ hungarlingve kutima nomordo Steinhardt Géza estis hungara-juda komikisto, teatrestro. Li ŝanĝis sian familian nomon al hungareca Szekeres [sekereŝ].

Géza Steinhardt
Persona informo
Naskonomo Steinhardt Géza
Naskiĝo 1873
en Hungario Léva (Hungario)
Morto 1944
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo aktoroteatrestro
vdr

Géza Steinhardt [1] naskiĝis 1873 en Léva (nuntempa Levice en Slovakio), li mortis en 1944 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Géza Steinhardt komencis sian aktoran karieron en 1890 en kabaredo en Budapeŝto. Li estis komikisto ankaŭ en la germana lingvo. En la teatra jaro 1907 li estis komikisto en Vieno. Inter 1908 kaj 1917 li estis kabaredestro (teatrestro) en Budapeŝto, poste li soldatiĝis. Post la 1-a mondmilito li denove estis kabaredestro kun Sándor Rott ĝis 1925, poste plej ofte memstare li estis komikisto. Ekde 1939 pro la kontraŭjudaj leĝoj li rajtis roladi nur antaŭ judoj. Li iĝi viktimo de la holokaŭsto en nekonataj cirkonstancoj.

Liaj filmaj roloj redakti

  • Dódi karrierje (1915)
  • Rabmadár / Éjféltől hajnalig / Éjféltől reggelig en germana versio Achtung! Kriminalpolizei! (1929)

Lia ŝlagro redakti

  • "Újjé a ligetben nagyszerű" (1911, sed ankaŭ nun konata ŝlagro)

Liaj libroj redakti

  • Steinhardt mesél (1935)
  • Ötven víg esztendő 1890–1940 (1942)

Fontoj redakti