Géza Varga (reĝisoro)

Géza Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Varga Géza estis hungara reĝisoro, altlerneja instruisto.

Géza Varga
Persona informo
Naskonomo Varga Géza
Naskiĝo la  18-an de januaro 1921(nun 1921-01-18)
en Hungario Újpest (Hungario)
Morto la 15-an de februaro 2004
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato de Dramo kaj Filmo
Okupo
Okupo teatra reĝisoro • radioreĝisoro
vdr

Géza Varga [1] naskiĝis la 18-an de januaro 1921 en Újpest, li mortis la 15-an de februaro 2004.

Biografio redakti

Géza Varga frekventis paralele universitaton kaj akademion, post la 2-a mondmilito li akiris juran diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, reĝisoran diplomon en Teatra Akademio. Post siaj studoj li laboris en ministerio pri religio-eduko. 1949–1951 li estis reĝisoro en malgranda teatro en Győr, poste en Teatro Thália (Budapeŝto) ĝis 1959. Inter 1951–1959 li ankaŭ instruis en la akademio (intertempe altrangigita altlernejo), eĉ en la teatra jaro 1955 li estis ĉefreĝisoro de Teatro Szigligeti (Szolnok). Ekde 1958 li estis reĝisoro de Hungara Radio. Li estis gastoreĝisoro en pluraj eŭropaj urboj. Li ricevis plurajn premiojn inter 1967-1994. Li edziĝis en 1985.

Elektitaj teatraj reĝisoraĵoj redakti

Elektitaj radiaj reĝisoraĵoj redakti

Fontoj redakti