La Ganga ŝarko (Glyphis gangeticus) estas draste endanĝerita specio de Karĉarineda ŝarko kiu troviĝas en la riveroj Gango (Padmo) kaj Bramaputro de Bangladeŝo kaj Barato. Ĝi estas ofte konfuzita kun la pli ofta Taŭrŝarko (Carcharhinus leucas), kiu vivas ankaŭ ĉe Gango kaj estas foje referencata erare kiel Ganga ŝarko.[1] Malkiel taŭrŝarkoj, kiuj bezonas migri al salakvejoj por reproduktiĝi, la specioj de la genro Glyphis estas veraj riverŝarkoj. Tiu genro estas nune konsiderata kiel enhavanta tri ĵusajn speciojn; genetika pruvaro montris, ke kaj la Bornea riverŝarko (G. fowlerae) kaj la Iravadia riverŝarko (G. siamensis) estu konsiderataj kiel sinonimoj de la Ganga ŝarko, kio etendus la teritorion de la specio al Pakistano, Birmo, Borneo kaj Javo. La specio restas malbone konata kaj tre rara.

Ganga ŝarko.
Arealo

Notoj redakti

  1. Compagno, L. J. V. (1997). "Threatened fishes of the world: Glyphis gangeticus (Muller & Henle, 1839) (Carcharnidae)". Environmental Biology of Fishes. 49 (4): 400. doi:10.1023/a:1007358922066.

Eksteraj ligiloj redakti