La ĉefurbo ne estas malpli evoluinta ol la cetera mondo rilate urboplanado, kun larĝaj vojoj, viaduktoj, foiroj, moderna hospitalo, instruadaj institutoj, rapidmanĝejoj, diskotekoj, kaj ĉiuj aliaj modernaj agrablaĵoj kiujn oni povas deziri, sufiĉkvante ĉeestas. Impona homfarita gvidmarkilo de la urbo estas la 66 m alta televida turo kiu transrigardas la urbon kaj situas apud la Enchey Monaĥejo malsupre de Ganesh Tok. Plezurpromeno laŭlonge de Mahatma Gandhi Marg estas ravo por la butikumanto. Hoteloj, restoracioj, brikabrako, piedvestoj kaj preskaŭ ĉio estas disponebla.