Gapminejo Rabensteiner Stollen (Ilfeld)

muzeo en Germanio

La Ŝtonkarba gapminejo Rabensteiner Stollen (germane: Steinkohlen-Besucherbergwerk Rabensteiner Stollen) troviĝas en Ilfeld, Netzkater nr 8.

Gapminejo Rabensteiner Stollen
minejo • minista muzeo
Lando Germanio vd
Situo Harztor
Adreso Rabensteiner Stollen, 99768 Ilfeld, OT Netzkater
Koordinatoj 51° 36′ 7″ N, 10° 47′ 23″ O (mapo)51.60194444444410.789722222222Koordinatoj: 51° 36′ 7″ N, 10° 47′ 23″ O (mapo)
Gapminejo Rabensteiner Stollen (Ilfeld) (Germanio)
Gapminejo Rabensteiner Stollen (Ilfeld) (Germanio)
DEC
Gapminejo Rabensteiner Stollen (Ilfeld)
Gapminejo Rabensteiner Stollen (Ilfeld)
Situo de Gapminejo Rabensteiner Stollen (Ilfeld)
Map
Gapminejo Rabensteiner Stollen
Retpaĝo https://www.rabensteiner-stollen.de
vdr
La mineja fervojo.
Budoj kaj kafoghardeno.

Priskribo de la loko redakti

La Rabensteiner-a galerio estas la ununura publike alirebla gapminejo de ŝtonkarbo en Turingio; ĝi troviĝas ĉe la piedo de la Suda Harco.

Ekspluatado tie ĉi komenciĝis en 1737 kaj daŭris ĝis 1949. Pro malbona kvalito de la karbo kaj malsufiĉa grandeco de la minejo la surloka minado neniam gravis ekster la regiono.

Hodiaŭ la vizitanto povas ĝui rondgvidadon de 1 horo kaj duono rekte en la areo de la karbaj tavoloj. Montratas la restoj de ŝtonkarbo, interesaj fosilioj, aŭtentikaj laborlokoj, pereintaj tavoloj kaj pluraj eksaj laborejoj de nur 60 centimetroj da alto.

Oni vidas maŝinoj kiuj bildigas al oni la laboregon necesan por elpreni la karbon el la tero: sub laborkondiĉoj ofte nehomaj.

Ekster la minejo troviĝas granda kolekto da iloj el diversaj epokoj ekspozicie. Krome invitas al unuopula esplorado ŝutmonto de karbo kaj fosilioj.

Literaturo redakti

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 99

Eksteraj ligiloj redakti