Gediminas Kirkilas

Gediminas KIRKILAS (* la 30-an de aŭgusto 1951 en Vilnius - 20-an de aprilo 2024) estis litova politikisto. Li estis membro de la Socialdemokrata Partio de Litovio (Lietuvos socialdemokratų partija), kaj de julio 2006 ĝis novembro 2008 estis la ĉefministro de Litovio. La 28-an de novembro 2008 Andrius Kubilius de la konservativa partio Tėvynės Sąjunga fare de la anoj de la litovia parlamento Seimas elektiĝis lia posteulo.

Gediminas Kirkilas
Persona informo
Gediminas Kirkilas
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1951 (1951-08-30)
en Vilno
Morto 20-an de aprilo 2024 (2024-04-20) (72-jaraĝa)
en Vilno
Etno Litovoj vd
Lingvoj litovaanglarusa vd
Ŝtataneco SovetunioLitovio vd
Alma mater Universitato Vilno vd
Partio Demokratia Labora Partio de Litovio vd
Subskribo Gediminas Kirkilas
Profesio
Okupo politikisto • restorer vd
Aktiva en Vilno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Gediminas Kirkilas

Eduko kaj privata vivo redakti

Gediminas Kirkilas naskiĝis en familio de akademiuloj kaj havas ses gefratojn. Post la abituro en Vilnius (1969) kaj la soldata servo en la sovetia Ruĝa Armeo (1969-1972) li inter la jaroj 1972 kaj 1978 laboris kiel restaŭristo. Sekve li ĝis 1982 studis politikan sciencon en la altlernejo de la Litova Komunisma Partio en Vilnius.

Dum la jaro 2004 Gediminas Kirkilas finis aldonan postdiploman studon en la International Business School de la Universitato Vilnius.

Kun sia edzino Liudmila li havis filon (Rolandas, profesie laboranta) kaj filinon (Diana, studantino de la Universitato Vilnius).

Politika kariero redakti

Gediminas Kirkilas dum la sovetiaj jaroj de Litovio aktivis en pluraj komitatoj de la Litova Komunisma Partio. Ekde la jaro 1989 li laboris flanke de la unua sekretario de la centra komitato, Algirdas Brazauskas, unu el la patroj de la ŝtata sendependeco de Litovio kaj posta prezidento kaj ĉefministro de la ŝtato. Ankaŭ post la ŝtata sendependiĝo de Litovio li restis ĉe Algirdas Brazauskas kiel persona referanto.

En la Litova Komunisma Partio, kiu rebabtiĝis Demokrata Labora Partio de Litovio (Lietuvos demokratinė darbo partija, LDDP) li iĝas unua vicprezidanto (1991-1996), sekve li estas ano de la prezida konsilio (1996-2001). Post la fuzio de la partio LDDP kun la Socialdemokrata Partio de Litovio (Lietuvos socialdemokratų partija) li iĝas unu el la vicprezidantoj de la nova komuna partio LSDP.

Ekde la jaro 1992 Gediminas Kirkilas estas membro de la nacia parlamento Seimas. Li aparte kompetentas pri sekureca kaj ekstera politikoj. Kiel prezidanto de la parlamenta komisiono pri nacia sekureco inter la jaroj 1992 kaj 1996 li decide influis la nacian strategion pri sekureco, kiu tiam fokusigis fortan alianciĝon kun kaj Usono kaj la Eŭropa Unio, laŭeble rapidan membriĝon en la okcidenta armea alianco NATO kaj samtempe singardajn diplomatiajn rilatojn al Rusio, kies naciismaj politikistoj dum tiuj jaroj ankoraŭ plurfoje postulis "rekonkeron" de la baltiaj ŝtatoj.

Post la parlamentaj balotoj de la jaro 2000 li iĝas prezidanto de la parlamenta komisiono pri ekstera politiko kaj post la balotoj de 2004 ministro pri defendo.

La 29-an de junio 2006 Gediminas Kirkilas estis nomumita kandidato por posteulo de la demisiiĝtinta ĉefministro Algirdas Brazauskas, post kiam la provizora ĉefministro Zigmantas Balčytis ne ricevis sufiĉan aprobon en la nacia parlamento. LA 4-an de julio 2006 li kun 85 poraj, 13 kontraŭaj kaj 5 sindetenaj parlamentanaj voĉoj elektiĝis nova ĉefministro de Litovio. Li gvidas malplimultan registaron el la partioj Lietuvos socialdemokratų partija (socialdemokratoj), Lietuvos valstiečių liaudininkų sąjunga (kamparana unuiĝo, LVLS), Pilietinės demokratijos partija (civitana demokrata partio) kaj Liberalų ir Centro Sąjunga (liberala kaj centra unuiĝo) - la registaro toleriĝas de la konservativa partio Tėvynės Sąjunga (patrolanda unuiĝo). Temas pri la 14-a registaro post la akiro de la ŝtata sendependeco de Litovio dum 1991.

Eksteraj ligiloj redakti