Gertrud von Le Fort

Gertrud von Le Fort (pseŭdonimoj Gerta von Stark, Petrea Vallerin; naskiĝinta en la 11-a de oktobro 1876 en Minden, mortinta la 1-a de novembro 1971 en Oberstdorf) estis germana verkistino. Ŝi apartenis al la movado de Renouveau catholique kaj ĉefe traktis religiajn kaj historiajn temojn verkare.

Gertrud von Le Fort
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1876 (1876-10-11)
en Minden
Morto 1-an de novembro 1971 (1971-11-01) (95-jaraĝa)
en Oberstdorf
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de HajdelbergoUniversitato de Marburg vd
Familio
Patro Lothar von Le Fort vd
Profesio
Alia nomo Gertrud von Stark • Petrea Vallerin vd
Okupo verkisto • poeto vd
Laborkampo poezio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filino de majoro ŝi pasigis la junajn jarojn en laŭkliŝe tipe prusa hejmo kun severa protestantisma edukado. La familio devenis de hugenotoj kion montras ankaŭ la familia nomo. Pro oftaj transloĝiĝoj Le Fort ĝuis privatan instruadon. Jam frue ŝi interesiĝis pri la familia arkivo de la patro. Post ties morto kaj longa restado en Romo ŝi ekstudis en 1908 historion, filozofion kaj teologion evangelian en Heidelberg, Marburg kaj Berlino. La homoj renkontitaj hejdelberge reaperas pli malpli kaŝite en la romano Das Schweißtuch der Veronika (2 vol., 1928, plietendite en 1946, 1-a parto Der römische Brunnen, 2-a parto Der Kranz der Engel), i.a. Hans von Schubert kaj Ernst Troeltsch. Pro oftaj vizitoj de la Eterna urbo (Romo) Le Fort konvertiĝis en 1926 kaj iĝis katolikino. Vere jam duminfanece ŝi sentis la katolikismon alloga. La kredo ebligis al ŝi montri sintenon malamikan al nacisocialismo. Ŝiaj rememoroj aperis en 1965 sub la titolo Hälfte des Lebens.

Graveco redakti

Demandoj religiaj centras en la verkaro de Le Fort. La Eterna urbo kaj la romkatolika eklezio ĉiam denove iĝis simboloj de necesa pli supera ordo estanta ekster spaco kaj tempo (Hymnen an die Kirche, 1924). Ili kapablas opone spiti detruantajn fortojn de la realeco; en ili la rolo de virinoj estas ĉefe sindonanta (Die ewige Frau, 1934). Jenas aliaj verkoj de ŝi: la poemkolektoj Lieder und Legenden (1912), Hymnen an Deutschland (1932), Gedichte (1949) kaj Den Heimatlosen (1950), la rakontoj Die Letzte am Schaffott (1931), Die Frau des Pilatus (1955) kaj Das fremde Kind (1961), la romanoj Der Papst aus dem Ghetto (1930) kaj Die magdeburgische Hochzeit (1938), la esea volumo Woran ich glaube und andere Aufsätze (1968).

Fonto redakti

"Le Fort, Gertrud Freiin von", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD).

Eksteraj ligiloj redakti