Gianluca Masi
Gianluca Masi (naskiĝis la 22-an de januaro 1972 en Frozinono) estas itala astronomo. Li estas scienca kunordiganto de la Planetario kaj Astronomia Muzeo de Romo kaj fondis en 2006 la projekton "Virtual Telescope",[1] kies li estas la scienca responsulo.
Gianluca Masi | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Gianluca Masi |
Dato de naskiĝo | 22-a de januaro 1972 |
Naskiĝloko | Frozinono |
Aĝo | 52 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Italio |
Lingvoj | |
Parolata lingvo | itala lingvo, angla lingvo [+] |
Portalo pri Homoj | |
Masi faras regule observojn elde la Observatorio Bellatrix[2] de Ceccano (provinco de Frozinono, Italio). Laŭ Minor Planet Center li malkovris aŭ kunmalkovris 23 asteroidojn[3] inter 1998 kaj 2003 en kunlaboro kun Franco Mallia kaj René Michelsen. Li interesiĝas ankaŭ pri la apudteraj objektoj, ekstersunsistemaj planedoj kaj kataklismaj variantoj
Inter la rezultoj, kiuj kontribuis al la famo de Masi estis studo de la pentraĵo Nuit étoilée sur le Rhône (Stela Nokto super Rodano) de Vincent van Gogh por determini la daton kaj manieron de realigo sur la bazo de la pozicio de la steloj.[4]
Masi estas responsulo de Programma T3,[5] programo de serĉo de kometoj de la asteroida zono.
En 2004 , kun Franco Mallia kaj Roger Wilcox, li malkovris, ke la objekto 2004 TU12 komence rigardita de ĝiaj malkovrintoj kiel asteroidon, estis fakte kometo, nun nomita 162P/Siding Spring.[6]
En 2007 li estis unu el la kunmalkovrintoj de la ekstersunsistemaj planedoj XO-2b[7] kaj XO-3b.
La asteroido 21795 Masi estis nomita en lia honoro.[8]
Notoj kaj referencoj redakti
- ↑ The Virtual Telescope Arkivigite je 2014-01-16 per la retarkivo Wayback Machine (itale) (angle)
- ↑ Osservatorio Astronomico "Bellatrix", oficiala paĝaro (itale) (angle)
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ En la steloj, historio de pentraĵo "Van Gogh pentris ĝin tiel"; Paĝaro de la Reppublica.it (itale)
- ↑ Trovi kometon en la Asteroida Loĝantaro Arkivigite je 2011-07-19 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ IAUC 8436: P/2004 TU_12; 2004fu (angle)
MPEC 2004-W16 : COMET P/2004 TU12 (SIDING SPRING) (angle)
Cometary activity found on asteroidal object 2004 TU12 (angle) - ↑ XO-2b: Pasadanta Varma Jupitero en Metal-riĉa Duopa Stelo kun Komuna Propa Movo, Christopher J. Burke kaj al., el The Astrophysical Journal (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser 21795 Masi (1999 SN9) (angle)
Vidu ankaŭ redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- itale La aŭtoro : Gianluca Masi, el la paĝaro de "The Virtual Telescope Project" Arkivigite je 2014-04-18 per la retarkivo Wayback Machine