Gomba estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Monor. La nomo signifas: fungo.

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur malebenaĵo, laŭ traira flankovojo, Monor kaj tie fervojo kaj ĉefvojo estas proksime. Budapeŝto estas 50 km-ojn.

Historio redakti

En la komunumo oni trovis restaĵon de terfortikaĵo el la bronzepoko. La unua mencio devenas el 1337. En la turka erao la komunumo ne senhomiĝis, sed poste en 1705 serbaj solduloj atakis la vilaĝon kaj faris senhoma. La kalvinana preĝejo konstruiĝis en 1776, la katolika preĝejo en 1930. Dum la socialisma erao kolĥozo pri Andreo Fáy formiĝis.

Vidindaĵoj estas kastelo de Bárczay (bArcai) kaj nobeldomo de Perczel.