Gramatika nombro

Gramatika nombro estas fenomeno, kie vortoj en certaj lingvoj fleksias aŭ havas malsamajn formojn por indiki la kvanton de la indikitaj aferoj. La plej kutima gramatika distingo estas inter ununombro (singularo) kaj multenombro (pluralo), kelkaj lingvoj (ekz. la araba kaj sanskrito) havas dunombron por esprimi la nombron "du". Tiukaze, pluralo estas "pli ol du". Estas lingvoj kun trinombro por nombro "tri", kaj eĉ kvarnombro por "kvar". Male, kelkaj lingvoj, kiel Kiriri ne havas gramatikan indikon por nombroj.

En hindeŭropaj lingvoj, kvar vortoklasoj prezentas gramatikan nombron: substantivoj, adjektivoj, pronomoj kaj verboj. En kelkaj lingvoj de tiu grupo, kiuj havas artikolon, ankaŭ la artikolo varias laŭ nombro. Oni povas dividi la gramatikan nombron en hindeŭropaj lingvoj en tri tipoj: nombro de noma grupo, nombro de verbo, nombro de persona pronomo. En kelkaj hindeŭropaj lingvoj, kiel la angla, tiu fenomeno estas jam tre simpliigita, en aliaj, daŭras malsimpla.

Nombro de noma grupo redakti

La nombro de substantiva frazero sekvas la nombron de la substantivo (akordigo aŭ konkordanco):

Os barões assinalados (pt): La famegaj viroj

Oni vidas en ekzemplo ke ĉiuj vortoj estas en la pluraloj (markata per -s en la portugala) la artikolo O (la) la substantivo barão (viro) kaj la adjektivo assinalado (famega). Krome, la vorto barão suferis metafonion kaj sanĝis ão al õe antaŭ ricevi la -s.

Nombro de verbo redakti

La nombro de la verbo en hindeŭropaj lingvoj ankaŭ dependas de la substantivo, sed havas multe pli malsimplan formon, ĉar la flekseco de hindeŭropaj lingvoj kunigas en unu finaĵo, ofte pli ol unu informo.

Nombro de persona pronomo redakti

En Personaj pronomoj, la pluralo estas alia fenomeno. Oni diras ke ni estas pluralo de mi, sed tio, evidente, ne estas vero, ĉar ne ekzistas du mi kiam oni diras:

Ni legis la libron

Ne signifas mi kaj mi legis la libron, sed mi kaj vi legis la libron, aŭ mi kaj alia homo legis la libron, aŭ mi, vi, kaj alia homo legis la libron.

Esperanto redakti

En Esperanto estas nombra fleksio en la substantivoj kaj adjektivoj (la finaĵo "-j"), kaj la pronomoj en la unua (mi/ni) kaj tria (li-ŝi-ĝi/ili) personoj havas malsamajn formojn por indiki nombron. (Ankaŭ ekzistas nekutima duapersona singulara formo "ci" por montri singularan familiaran "vi". Tiu formo neniam estis kutima en Esperanto, sed estis enkondukita nur por traduki el lingvoj kiuj distingas familiaran "vi" disde formala "vi".) Certaj difiniloj (korelativoj en "-iu", "-ia") ankaŭ fleksias laŭ nombro, sed la artikolo "la" tute ne.

La verboj ne fleksias laŭ nombro, nek de la subjekto nek de la objekto.

(Male, en la plimulto de lingvoj kie adjektivoj fleksias laŭ nombro, la artikoloj ankaŭ fleksias same.)

Aliaj lingvoj redakti

En certaj aliaj lingvoj, verboj fleksias laŭ la nombro de la subjekto (la greka, Volapuko), la objekto, aŭ ambaŭ (la hungara). En aliaj (ekzemple la ĉina), la substantivoj tute ne fleksias por indiko nombron; oni povas aldoni adjektivon aŭ nombrovorton por precizigi, se ne estas kuntekste klara.

En lingvo kiriri, kaj aliaj brazilaj indiĝenaj lingvoj, oni uzas la kolektivo (ara formo) por indiki pli ol unu, oni nomas tion abundanca formo.

Certaj lingvoj kun nombra fleksio (ekzemple la malnova greka) distingas ne nur ununombron de multenombron, sed ankaŭ havas apartan dunombran formon.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti