Grand Dictionnaire Français-Espéranto

franca-esperanta vortaro

Grand Dictionnaire Français-Espéranto (trad. Granda Vortaro Franca-Esperanto) estas la plej laste eldonita kaj plej ampleksa franca-esperanto vortaro, redaktita de Ĵak Lepŭil' (Jacques Le Puil) kaj Jo-Petro Danvy (Jean-Pierre Danvy) kaj aliaj. Eldonis Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE), Parizo 1992, 939 paĝoj 20 cm. Bindita. 32 000 kapvortoj kaj multaj esprimoj.

Grand Dictionnaire Français-Espéranto
Grand Dictionnaire Français-Espéranto
Grand Dictionnaire Français-Espéranto
Aŭtoro Ĵak Lepŭil' kaj Jo-Petro Danvy
Eldonjaro 1992
Urbo Parizo
Eldoninto Unuiĝo Franca por Esperanto
Paĝoj 939
vdr

Kvankam ĝi estas pli aktuala kaj ampleksa ol ĝia antaŭulo, la Dictionnaire Français-Espéranto (vortaro franca-esperanta) de André Albault kaj Roger Léger de 1961, ĝi tamen havas gravajn mankojn, tiel ke la plej multaj recenzoj - escepte de la malpli kritikaj Minnaja kaj Pabst - ne estis favoraj. Vd. ekzemple:

  • Haupenthal, Reinhard (1993). Iltis-Forumo 1993, p. 73-83 (ege malfavora recenzo: „multloke misgvida kaj erariga“)
  • Pabst, Bernhard (1994). Terminoteko n-ro 10, 4a jaro, 2/1994, p. 7-8 ("unua serioza provo pri granda vortaro en grava lingvo post 30 jaroj")
  • Simonnet, Francisko (1994). Ne! Vortaron oni ne rajtas fari tian. Literatura Foiro n-ro 151 (okt. 1994), p. 237-252. Ĝin Carlo Minnaja "kontraŭrecenzis" en la septembra n-ro de Literatura Foiro 1995.
  • Krause, Erich-Dieter (1995). Amplekso povas trompi - Grand Dictionnaire Français-Espéranto. Jacques Le Puil, Jean-Pierre Danvy k.a. Paris 1992. 939 p. Esperanto [UEA] n-ro 10, 1995 (1074), p. 173
  • Golden, Bernard (1995). Erara uzo de la sufikso "-ej-" en Grand Dictionnaire Français-Espéranto. Travailleur Espérantiste 1995, n-ro 202 (marto) 10-12
  • Lutermano, Vilhelmo (1995). Terminoteko n-ro 11, 5a jaro, 1/1995, p. 18: "Malofte oni eldonas vortaron, kiu tuj poste bezonas korektoliston 13-paĝan, kiu ankoraŭ delonge ne kompensas la monstrajn fuŝaĵojn. ..."

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti