Grek-katolika preĝejo Sankta Mikaelo (Nagykálló)

La grek-katolika preĝejo Sankta Mikaelo estas eklezia monumento historia en Hungario, en urbo Nagykálló.

Grek-katolika preĝejo Sankta Mikaelo
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Nagykálló
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
diocezo Hajdúdorog
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Mankas konsento pri histori de la preĝejo inter la fontoj. Estas nebula mencio en 1643 pri la preĝejo. Kelkaj supozas, ke origine estis tie katolika gotika kirko. Laŭ arkeologoj la plej malnova parto estas la absido el la Erao de Arpadidoj. En 1570 serbaj rifuĝintoj alvenis, kiuj konstruis kirkon en tiun lokon. Pli nova estis konstruita en la 1700-aj jaroj. La navo estis konstruita en 1786. Estas mencio pri trakonstruo en la 19-a jarcento laŭ klasikismo. La turo estis malkonstruita pro vivdanĝero en la 1940-aj jaroj, la pli nova konstruiĝis en 2006. Dum la sentura periodo la sonorilado okazis en la apuda sonorilostablo.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola en korto, tamen en la korto troviĝas krucifikso konstruita en 1996. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La navo kaj la absido estas apogitaj per pilieroj. La absido estas oklatera. Interne la ikonostazo estis skulptita el ĉerizujo. Rumana majstro pentris la ikonojn.

Kermeso okazas en la 8-an de novembro.

Fontoj redakti