Guaratinguetá

municipo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo

Guaratinguetá (oficiale portugale Município de Guaratinguetá) estas municipo, diocezo kaj universitata grandurbo en la subŝtato San-Paŭlio de Brazilo. Ĝi situas en la sudorienta regiono de Brazilo, en la mezoregiono Vale do Paraíba Paulista kaj en la mikroregiono Guaratinguetá. Laŭ la stato de 2015 en la municipo vivis 119 073 loĝantoj sur areo de 751,44 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 158 loĝantoj/km². El tiuj, la nombro de voĉdonrajtuloj en la municipo en marto 2022 estis 83 592. La teritorio havas komunan limon kun Campos do Jordão, Cunha, Aparecida (São Paulo), Delfim Moreira, Lagoinha, Lorena, Pindamonhangaba, Piquete kaj Potim.

Guaratinguetá
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Pavlistarvm arx
Administrado
Lando  Brazilo
Regiono    Sudorienta regiono
Subŝtato  San-Paŭlio
Mezoregiono Vale do Paraíba Paulista
Mikroregiono Guaratinguetá
Fondita 13-a de junio 1630
Poŝtkodo 12500-000
Telefonkodo 12
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 119 073  (2015) [+]
Loĝdenso 158 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 22° 49′ S, 45° 14′ U (mapo)-22.816666666667-45.227777777778Koordinatoj: 22° 49′ S, 45° 14′ U (mapo) [+]
Alto 530 m
Areo 751,44 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC-03:00
Guaratinguetá (Brazilo)
Guaratinguetá (Brazilo)
DEC
Guaratinguetá
Guaratinguetá
Situo de Guaratinguetá

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Guaratinguetá [+]
vdr

La loknomo signifas en indiana lingvo: renkontiĝo de blankaj ardeoj (vidu la flagon kaj blazonon).

Geografio redakti

Guaratinguetá situas en montaro laŭ rivero en sudorienta parto de la lando. La Atlantiko troviĝas en distanco de 65, Guarulhos 153, San-Paŭlo (urbo) 164, Nova Iguaçu 191, Campinas 192, Rio-de-Ĵanejro 203, Belo Horizonte 349, Curitiba 501, Goiânia 805, Braziljo 832, Porto Alegre 999, Campo Grande 1007, Salvador de Bahio 1303, Maceió 1778, Recife 1978, Teresina 1989, Natalo (Brazilo) 2177, São Luís 2260, Belém 2403, Manaus 2711 kilometroj.

Historio redakti

La plej frue indiannoj loĝis en la hodiaŭa Guaratinguetá apud la rivero. La unuaj portugaloj alvenis en fino de la 16-a jarcento pro serĉado de oroj. La unuaj domoj estis konstruitaj en 1628, post 2 jaroj jam kapelo konstruiĝis. En 1651 la vilaĝo estis ligita kun vojo. Dum la 18-a jarcento Guaratinguetá iĝis la ĉefpunkto de provizo por ministoj venantaj de Minas-Ĝerajso, krome ekde 1717 la vilaĝo havis ankaŭ religian signifon. Ĝis la 19-a jarcento oni okupiĝis pri sukerkanoj, poste pri kafoj. La vilaĝo iĝis urbeto en 1651, distriktejo en 1844. La fervojo atingis la komunumon en 1877. En la 20-a jarcento la teroj elĉerpiĝis por terkultivado, la kafoproduktado falis, sed venis la industriigo kaj la komerco.

Ekonomio redakti

En municipo Guaratinguetá oni okupiĝas pri kultivado de sukerkanoj, rizoj, maizoj, faboj, kafoj kaj fruktoj. En la urbo oni produktas teksaĵojn, eksplodaĵojn, trinkaĵojn kaj sapojn.

Klimato redakti

Guaratinguetá situas en tropika zono, kiun forte influas la montara regiono. La averaĝa jara temperaturo varias inter 16-23 °C. Jare pluvas po 1318 mm, en ĉiun monatoj pluvas, sed inter oktobro-marto pli ofte.

Trafiko redakti

Guaratinguetá estas facile atingebla per fervojo kaj ŝoseo. Aparte menciindas ŝoseoj al San-Paŭlo, Volta Redonda kaj Atlantiko. Ĝi ankaŭ havas flughavenon, kiun ankaŭ helikopteroj profitas.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti