Gujotosubmara tablomontorondpinta submara monto estas submara platpinta monto, iama vulkano. Gujotoj estas do stumpkonusaj unuopaj montoj aŭ vulkanaj insuloj kun krutaj flankoj kaj plataj pintoj, kiu situas ĝis 1000 m sub la marnivelo. Tutmonde ekzistas ĉ. 10.000 gujotoj.

La gujoto Bear seamount (urso-monto)

Estiĝo redakti

Submaraj montoj kaj gujotoj estiĝas ĉe disigaj platbordoj de la mezoceanaj dorsoj aŭ ene de oceana plato pro vulkanismo. Pro la moviĝo de la oceana krusto kaj la disigo de la margrundo, vulkanoj ne plu ligas al la magmofonto kaj magmo ne plu eliĝas. Kontraŭe al la submaraj montoj multaj el la nunaj gujotoj iam elstaris el la maro kaj tiel spertis erozion de la ondoj. Kiam vulkano disiĝas de la mezoceana dorso, la malvarmiĝanta margrundo kuntiriĝas kaj la vulkano subakviĝas, dum samtempe la ondoj erozias la malfortan pinton el vulkana materialo al ebenaĵo. Tia eroziita ebenaĵo povas mezuri plurajn dekojn da km.

Vidu ankaŭ redakti