Gurij Antonoviĉ Pljugin

rusa astronomo

Gurij Antonoviĉ PLJUGIN (cirile Гурий Антонович Плюгин, naskiĝis en Leningrado en 1925, malaperis en Seneĵ en 2010) estis rusa astronomo.

Gurij Antonoviĉ Pljugin
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1925 (1925-11-20)
Morto 31-an de oktobro 2010 (2010-10-31) (84-jaraĝa)
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo astronomo
vdr

Li estis inter la astronomoj, kiuj remalfermis la Observatorion Pulkovo rekonstruita post la dua mondmilito.[1]

Laŭ Minor Planet Center, li kunmalkovris 7 asteroidojn,[2] ĉiujn la 25-an de julio 1968 kun Jurij A. Beljaev elde la Observatorio de Cerro El Roble en Ĉilio ; sub la nomo G. A. Plyugin.

La lasta notico pri Gurij Pljugin datiĝas de novembro 2010, signalante, ke incendio okazis en lia apartemento en Seneĵ (cirile Сенеж). Oni ne retrovis lian korpon kaj li estas rigardita kiel malaperinto.[3]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti