Gustav Eduard Benseler

Gustav Eduard BENSELER (naskiĝinta la 28-an de februaro 1806 en Freiberg, mortinta la 1-an de februaro 1868 en Lepsiko) estis germana filologo klasika kaj leksikografo kaj politikisto.

Gustav Eduard Benseler
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1806 (1806-02-28)
en Freiberg
Morto 1-an de februaro 1868 (1868-02-01) (61-jaraĝa)
en Leipzig
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando SaksioGermanio vd
Profesio
Okupo klasika filologo • gimnazia instruisto • vortaristo • politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Benseler financis sian gimnazian frekventon en Freiberg per privataj horoj. En 1824 li matrikuliĝis ĉe la Universitato de Lepsiko kie li studis ĉe Gottfried Hermann klasikan filologion. Post la fina ekzameniĝo en 1831 li iris helpinstruonte al sia naskiĝurbo. Dum la Revolucio de 1848 Benserler engaĝiĝis por liberalismo. Danke al retorika talentego li gvidis la frajbergan porpatrian klubon (Freiberger Vaterlandsverein) kaj iĝis deputito en la Dua ĉambro de la parlamento de Saksio. Tie li kune kun la amiko Otto Leonhard Heubner klopodis ekfunkciigon de la provizora registaro en Dresdeno. Post la repuŝo de la revoluciemoj li jam planis fuĝon al Ameriko kion neniigis arestiĝo en Freiberg. Post du jarojn daŭranta priesplora malliberiĝo li kondamnitis je 15 jaroj da prizonorestado. Lia edzino atingis la malplialtigon de la puno je nur ses jaroj da punlaborado. En 1853 Benseler estis prizonulo en Zwickau kie li tradukis la paroladoj de Isokrato krom fari aliajn literaturajn studojn. En 1855 sukcesis lia pli frua liberiĝo. Vane li kandidatis eksterlande por diversaj postenoj kaj transloĝigis finfine Lepsikon. Ĝismorte li ne plu aktivis politiki dediĉante sin komplete je studoj filologiaj. Danke al publicitaĵoj kaj donado de privataj lecionoj li perlaboris la vivon familian.

Benseler anis ĉe la t.n. Lepsika krimultablo (Leipziger Verbrechertisch) kie li nomo videblas incizita. Temis pri renkontiĝloko de progresemaj lepsikanoj antaŭ 1848.

Verkoj redakti

Ĉefis tri fokusoj ĉe la verkaro benseler-a: helenaj oratoroj, helena leksikografio kaj saksia minadohistorio. Li tradukis la paroladojn de Isokrato (parte en 1832, komplete en 1851, denove inter 1854–55), de Esĥino kaj de Demosteno (1854–61). Lia kune kun Karl Schenkl kreita lerneja vortaro helena-germana Griechisch-deutsches und deutsch-griechisches Schulwörterbuch prilaboritis ankoraŭ dum la 20-a jarcento plurfoje kaj ĝuis multajn eldonojn. Unu prilaboranto de ĝi estis la sviso Adolf Kaegi. Gravegas ankaŭ la speciala leksikono pri propraj nomoj helenaj Wörterbuch der griechischen Eigennamen (2 volumoj, 1863–70) kiun kontinuigis lia filo Gustav Benseler.

Pri minado, sia privata pasio, li verkis Berggeschichten vom Aufkommen des sächsischen Bergbaus kaj la dum malliberiĝo verkitan historiaĵon Geschichte Freibergs und seines Bergbaus (2 volumoj, 1853).

Literaturo redakti

  • "Benseler, Gustav Eduard", fare de malkonatulo, ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, herausgegeben von der Historischen Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, volumo 2 (1875), p. 341, (tie ĉi interrete)
  • Konstantin Hermann, "Eduard Benseler", ĉe: Sächsische Biografie, eldonis Institut für Sächsische Geschichte und Volkskunde e.V., (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti