Grafo Gusztáv Kálnoky [gustAv kAlnoki], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Kálnoky Gusztáv Zsigmond estis aŭstrohungara ministo, diplomato, aristokrato. Lia nobela antaŭnomo estis kőröspataki.

Gusztáv Kálnoky
Gusztáv Kálnoky
Gusztáv Kálnoky
Persona informo
Naskonomo Gustav Sigmund Graf Kálnoky von Kőröspatak
Naskiĝo la  29-an de decembro 1832(nun 1832-12-29)
en Lettowitz (Aŭstra Imperio, Moravio)
Morto la 13-an de februaro 1898
en Prödlitz (Aŭstrio-Hungario)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Cislajtio
Familio
Patro Gustav Graf von Kálnocky
Patrino Isabella Gräfin von Kálnocky
Frat(in)oj Hugo Kálnoky • Béla Kálnoky • Alexander Graf von Kálnocky • Adelheid Kálnoky
Okupo
Okupo politikistodiplomatomilitisto
vdr
Gusztáv Kálnoky kaj Béni Kállay

Gusztáv Kálnoky[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1832 en Lettowitz (Aŭstra Imperio, Moravio, nuntempa Letovice en Ĉeĥio), li mortis la 13-an de februaro 1898 en Prödlitz (Aŭstrio-Hungario, nuntempa Brodek u Prostějova en Ĉeĥio).

Biografio redakti

Gusztáv Kálnoky komence estis profesia soldato, poste aŭstra diplomato ekde 1854 en Munkeno, Berlino kaj Londono. Li estis ambasadoro en Kopenhago (1874-1879) kaj Sanktpeterburgo (1880). Li estis komuna ministro pri eksteraj rilatoj de Aŭstrio-Hungario inter 1881-1895, poste li abdikis pro konflikto kun Dezső Bánffy. Resume la politiko de Kálnoky estis ĝenerale konservativa kaj sufiĉe sukcesa. Li ricevis premiojn en 1888 kaj 1895.

Fontoj redakti

Referencoj redakti