Gvajulo (Parthenium argentatum) estas planto el familio de asteracoj (Asteraceae). Ĝi estas staŭdo kaj plurjara planto, kiu estas uzata pro ties granda enteno je laktosuko kiel kaŭĉuka planto.

Karakterizaĵoj redakti

Gvajalo estas malalta arbusto, kiu akumulas grandan kvanton da laktosuko en la parenĥimaj ĉeloj de la stango, radiko kaj folioj.

Disvastiĝo redakti

Gvajalo kreskas en dezertaj regionoj de Meksiko, tiel en federaciaj ŝtatoj Zacatecas, Coahuila, Chihuahua, San Luis Potosí, Nuevo Leon kaj Tamaulipas, same en la usonaj ŝtatoj Teksaso kaj Nov-Meksiko.

Uzebleco kiel kaŭĉuka planto redakti

 
Eksperimente poduktitaj varoj el gvajala kaŭĉuko

La kaŭĉuka enteno de la planto estas 5 ĝis 7 % de la tuta maso. La gvajala kaŭĉuko - male al tiu de la kaŭĉukarbo - ne havas alergian efikon, la interesiĝo pri tio kreskas en la lasta tempo. Oni produktas el ĝi varojn, ĉe kiuj la homo havas rektan haŭtan kontakton al ĝi tiel matracojn, gumajn gantojn kaj aliajn higieniajn produktojn.

Ĝi gravis dum la dua mondmilito, kiam Usono ne povis importi sufiĉon da kaŭĉuko el sudorienta Azio. Tiutempe oni ekkultivis ankaŭ en la Sovetunio.

Gajno de la kaŭĉuko redakti

Por gajni kaŭĉukon el la planto, oni devas rikolti la tutan planton kaj mueli ĝin, poste ellavi la laktosukon. La (vulkanizado) gumigo okazas per sulfuro.