György Kepes [djordj kepeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kepes György estis hungardevena-usona pentristo, fotisto.

György Kepes
Persona informo
Naskonomo Kepes György
Aliaj nomoj Kepes, George • Kepes, Gregory
Naskiĝo 4-an de oktobro 1906 (1906-10-04)
en Selyp
Morto 29-an de decembro 2001 (2001-12-29) (95-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco HungarioUsono
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Familio
Frat(in)o Imre Kepes
Parencoj András Kepes
Okupo
Okupo dezajnisto • pentristo • fotistoverkistoinstruisto • artoteoriisto • vidartisto • pedagogo
vdr

György Kepes [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1906 en vilaĝo Selyp [ŝejp], kiu jam estas urboparto de Lőrinci (Hungario), li mortis la 29-an de decembro 2001 en Kembriĝo (Masaĉuseco).

Biografio redakti

György Kepes akiris diplomon en Reĝa Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1929. Liaj signifaj instruistoj estis István Csók kaj János Vaszary (pentristo). Post la diplomo li apartenis al rondo de Lajos Kassák. En la sekva jaro li vojaĝis al Berlino, kie li konatiĝis kun László Moholy-Nagy kaj similaj artistoj sekvantaj Bauhaus (Walter Gropius, Luigi Nervi, Pietro Belluschi, Carl Koch). Li kreis grafikaĵojn, li estis dizajnisto, fotisto, teatra dekoraciisto, ĉiuspeca artisto, kolego de Moholy-Nagy. En 1936 Moholy translokiĝis sian dezajnostudion al Londono, ankaŭ Kepes sekvis lin. Li konatiĝis kun sia estonta edzino. Iom poste pro peto de Moholy li instruis en Ĉikago, kie li estis disvastiganto de Nova Bauhaus. Post la 2-a mondmilito li iĝis profesoro en Masaĉuseca Instituto de Teknologio. En 1967 Li fondis studion en Kembriĝo (Masaĉuseco), kie li instruis ĝis sia emeritiĝo en 1974. En 1978 li iĝis akademiano. En 1991 li donacis 200 proprajn pentraĵojn al Eger, ili estas videblaj en konstanta ekspozicio. Li ricevis precipe usonajn premiojn inter 1940-1986.

El solaj ekspozicioj redakti

El kolektivaj ekspozicioj redakti

  • Budapeŝto (1929)
  • Novjorko (1940, 1947, 1951, 1956, 1960, 1973)
  • San Francisco (1952, 1973)
  • Leverkusen (1954)
  • Vaŝingtono (1965, 1970)
  • Tokio (1966, 1968)
  • Arthalo Budapeŝto (1970, 1982)

Elektitaj libroj redakti

  • Language of Vision (1944, hungare en 1978)
  • The Visual Arts Today (1960)
  • Vision and Value (1965-1966, 6 volumoj, hungare en 1979)
  • Arts of Environment (1972)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti