Gyűrűfű [djUrUfU] estas ekovilaĝo en Hungario, en Baranya, en municipo de Ibafa. La loknomo signifas: ringo-herbo.

Gyűrűfű
kvartalo • setlejo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 33  (2011) [+]
Geografio
Geografia situo 46° 7′ N, 17° 56′ O (mapo)46.11888888888917.9375Koordinatoj: 46° 7′ N, 17° 56′ O (mapo)
Gyűrűfű (Baranya)
Gyűrűfű (Baranya)
DEC
Gyűrűfű
Gyűrűfű
Situo de Gyűrűfű
Gyűrűfű (Hungario)
Gyűrűfű (Hungario)
DEC
Gyűrűfű
Gyűrűfű
Situo de Gyűrűfű

Map

vdr
Gyűrűfű

Historio redakti

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La romianoj havis tie fortikaĵeton. La unua mencio pri la vilaĝo okazis en 1332. Post la mezepoko ĝi apartenis al la Osmana Imperio, tamen daŭre estis loĝata, ĉar la vilaĝo situis en arbaro. En la 18-a jarcento la loĝantoj estis hungaroj, germanoj kaj kroatoj. Ekde 1830 lernejo funkciis. Dum la socialisma periodo ne konstruiĝis bona vojo (restis nur aĉa sakovojo), dume ĉesis la fervoja kontakto. Gyűrűfű komencis formorti. La lasta vilaĝano forlasis la vilaĝon en 1970. Post la senhomiĝo la sanktejo trovis novan lokon en la proksima Preĝejo de Sankta Triunuo (Ibafa), la iamaj loĝantoj ofte vizitas ĝin.

En 1991 ekovilaĝo estis fondita fare de Béla Borsos (bestokuracisto) en la forlasita vilaĝo. La unua loĝanto alvenis en 1996.

Vidindaĵoj redakti

  • Restaĵo de tera fortikaĵo

Fontoj redakti