Ibafa, germane Iwafa estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio (Hungario), en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár.

Blazono de Ibafa
Kirko de Ibafa
Panoramo al Ibafa

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ibafa situas sur montetaro kaj ĝi estas alproksimebla sur publika vojo 67, de kie oni devas devojiĝi inter Mozsgó kaj Szentlászló al flankvojeto al Ibafa. Gyűrűfű apartenas al municipo de Ibafa.

La nomo Ibafa estas landkonata en Hungario, danke al kanteto kaj langorompilo, estiĝante fine de la 19-a jarcento. ("Az ibafai papnak fapipája van, Ezért az ibafai fapipa papi fapipa"~ La pastro de Ibafa havas lignopipon, tiel la lignopipo de Ibafa estas pastra lignopipo.)

Historio redakti

La komunumon mencias en 1333 dokumento kiel Ibafalwa-on. Post la turka okupado de Hungario, alvenis kroataj setlantoj, poste germanoj kiuj iĝis plimulto en la vilaĝo. La vilaĝo estis tiam posedaĵo de familio Jeszenszky.

En Ibafa migra poŝto servas.

Oni malfermis en 1968 pipomuzeon. Laŭ tradicio iama plebano Hantai Nándor pipumis kaj kolektis pipojn en la 1860-aj jaroj. Tion kantigis la ĵurnalisto Roboz Imre, konato de la plia posta plebano Schreyer Nándor. La kanto disvastiĝis dislande.

La kanto pri la lignopipo

Az ibafai papnak fapipája van,
Mert az ibafai papi pipa papi fapipa.

Az ibafai papnak mindene a fapipája,
Doktora és Patikája az a pipaszár.

Tél vagy nyár, hogy nem unja már
Mindig ott a szájában a hosszú pipaszár.

Tehát az ibafai papnak fapipája van,
Ezért az ibafai papi pipa papi fapipa.

Vidindaĵoj redakti

situo en Hungario Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine