Gyula Ferenc Zoltán
Gyula Ferenc Zoltán [djula], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zoltán Gyula Ferenc estis hungara aktoro, teatrestro. Lia familia nomvarianto estis Zoltvári.
Gyula Ferenc Zoltán | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 3-an de decembro 1846 en Érsekújvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 8-an de januaro 1933 en Szentendre (Hungara reĝlando) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • teatrestro |
Gyula Ferenc Zoltán[1] naskiĝis la 3-an de decembro 1846 en Érsekújvár (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Nové Zámky en Slovakio), li mortis la 19 en Szentendre (Hungara reĝlando).
Biografio redakti
Gyula Ferenc Zoltán debutis kiel aktoro en 1867 en migra teatra trupo de Ignác Könyves, poste en aliaj teatraj trupoj province. Ekde 1882 li estis migra teatrestro. Liaj kelkaj teatraj stacioj estis Körmend (1884), Szekszárd (1886), Sárospatak, Nagyszombat (1888), Versec, Nyíregyháza (1892), Gyulafehérvár (1897), Keszthely, Zalaegerszeg (1900), Csíkszereda (1904). Li pensiuliĝis en 1905 kaj li vivis plu ĝismorte en Szentendre. Li edziĝis kvarfoje.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Dumas: Korona és vérpad - Norfolk
- Moser: A könyvtárnok - Gibson
- Lajos Serly-József Szigeti (aktoro): Csókon szerzett vőlegény - Kálmán Baranyai