Nufenen
publikigita versio estis patrolita je 15 okt. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 15 okt. 2023.
Nufenen estas komunumo de la komunumaro Rheinwald kaj la distrikto Malantaŭa Rejno en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 158 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Nufenen | |
---|---|
vilaĝo • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Grizono |
Distrikto | Malantaŭa Rejno |
Komunumaro | Rheinwald |
Koordinatoj | 46° 32′ 25″ N 9° 14′ 20″ O / 46.54028 °N, 9.23889 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 25″ N 9° 14′ 20″ O / 46.54028 °N, 9.23889 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 158 |
Areo | 28,03 km² |
Alteco | 1569 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 7437 |
Komunumkodo | 3693 |
Geografio redakti
Nufenen situas en la supra mezo de la Valo Rheinwald. La kernvilaĝo situas ĉe la norda bordo de Malantaŭa Rejno. Krom la kernvilaĝo Nufenen apartenas al la komunumo la setlejoj Alpa, Boda, Brennhof, Stutz, Höhegga (sur alteco de 2049 m s.m.) kaj diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.
Najbaraj komunumoj redakti
La komunumo Nufenen limas en nordo al Safien, en oriento al Splugo, en sudo al Mesoko, en okcidento al Hinterrhein, kaj en nordokcidento al Vals.
Trafiko redakti
Tra Nufenen pasas la kantona ĉefvojo n-ro 13 al San-Bernardino-Pasejo, sur kiu cirkulas poŝtaŭtolinio, per kiu la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Tra la komunumo pasas ankaŭ la svisa aŭtovojo A13, al kiu ĝi havas propran alveturejon.
Historio redakti
La unua dokumenta mencio de Nufenen datiĝas el la jaro 1343 kiel Ovena. [1]
Vidu ankaŭ redakti
- Nufenen-Pasejo (montopasejo en Valezo sen rekta rilato al la komunumo Nufenen)
Notoj kaj referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti
- Oficiala retejo de la komunumo Nufenen
- Nufenen en la Historia Leksikono de Svislando (germane, france, itale)
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Nufenen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)