Haŝiŝo (slange ankaŭ haŝo) estas la kutima nomo de la kanaba rezino. Ekstraktita de la speco Cannabis sativa, ĝi estas precipe konata pro siaj psikotropaj efektoj kiuj meritas la takson de drogo. Ĝi aspektas solida, sed varias de firmeco kaj flekseco, kaj glatiĝas apud varmiloj. Ĝia koloro varias de ruĝa maronkoloro al nigro, sed ĝi ankaŭ povas esti verdeta kaj eĉ orkolora.

Haŝo devenas de la planto Kanabo

Ĝi estas ofte fumita pipe, kaj kelkfoje kanabcigarede miksita kun tabako kaj/aŭ mariĥuano. Ĝi estas ankaŭ konsumata aldonite al biskvitoj aŭ aliaj nutraĵoj.

Haŝiŝo estas uzata pro siaj malstreĉigaj kaj cerbmodifaj povoj. Efektive, aserte de kelkaj personoj, ekzistus en la rezino multe pli da tetrahidrokanabinolo (THK), la drogefekta substanco, ol en la natura mariĥuano.

En Esperanto la vorto haŝo estas uzata kiel slanga esprimo por haŝiŝo, kaj bido estas uzata kiel slanga vorto por peco de haŝiŝo. Ne ekzistas aliaj enradikiĝintaj slangaj esprimoj por haŝiŝo, kvankam kelkaj proponis merdo kaj ĉokolado (rekte tradukitaj de slangaj anglaj esprimoj), kaj aliaj proponis herbo (kvankam ĉi-lasta estas kutime uzata kiel slanga vorto por mariĥuano).

Historio redakti

Produktado redakti

 
En Katmanduo, 1973, haŝiŝaj butikoj daŭre estis permesataj
 
Sebsi (Maroko)

La vortetimologio estas kontestita, sed certas ke ĝi havas araban devenon. Ĝia origino eblas deveni de la islama sekto Nizarito kromnomita حشّاشين (haššāšīn, t.e. Murdisto). Sektanojn la ĉefo Hassan-i-Sabah supozeble sklavigis kontraŭ la regulan donon de kanabporcio.

En 1845, kuracistoj, artistoj kaj verkistoj revivigis tiun nomon fondante la Haŝiŝinan klubon (Club des Hashischins) en Parizo, Francio. Ili regule kuniĝas en hotelo por sperti la haŝiŝon, sub formo de orienta konfitaĵo preparita baze de grasa eltiraĵo de infloreskoj. Multaj libraj verkoj citas tiujn renkontiĝojn kie ĉeestis famuloj kiel Théophile Gautier, Arthur Rimbaud, Paul VerlaineCharles Baudelaire. Ili kutimis asocii la haŝiŝon kun absintaĵon.

Verŝajne la origino de haŝiŝo situas en meza Azio, ĉar tiuj regionoj estis la unuaj kie masive reproduktiĝis la kanaba planto, kies naskiĝlando estis Himalajo. Haŝo rapide disvastiĝis tutmonde ekde kiam la araboj komencis ĝin kulturi kaj negoci. Poste la haŝa produktado precipe okazis en norda afriko (kies plejparto troviĝis en Maroko) kaj Mezoriento (precipe Libano). Ĝia konsumado grave ekfloradis en la 20-a jarcento, popularigante tiun tempopasigon ĉe pluraj popoltavoloj, sed precipe hipiaj junuloj, en Eŭropo kaj Nordameriko. La plej grava haŝiŝa epoko estis la 1960-oj kaj la 1970-oj, kaj ĝia konsumado (interalie en Usono) malkreskiĝis en la 1980-oj pro pluraj kialoj. Unue, ĉe la fonto, ĉar tiutempe okazis la Soveta milito en Afganio, kaj due ĉe la okcidentaj landoj, kie la leĝo pli firmiĝis. Male, tiu igis popolon sin turni al mariĥuano kaj kuraĝigis la internan kulturon de mariĥuano.

Haŝiŝo estas produktita en zono etendiĝanta de norda Afriko al norda Barato en dezertaj kondiĉoj kaj neniam en la tropikaj regionoj. Ĝi estas multe pli populara en Eŭropo ol en Nordameriko, ĉar Maroko estas la plej grava produktadlando, kaj Ameriko tradicie neniam kulturis haŝiŝon. En Maroko proksimume 800.000 loĝantoj el la landaj 32 milionoj da anoj dependas de la haŝiŝa negoco. Ĝia merkato ampleksas la tutan Eŭropon, Alĝerion kaj Tunizion. Ĉirkaŭ 80 % de la haŝiŝo konfiskita en Francio estas marokdevena.

Konsumado redakti

De la Antikveco homoj konsumis haŝiŝon per englutado. La enstomakigita kvanto estas po kelkaj gramoj ĉiufoje, kaj la averaĝa konsumado estas ĉirkaŭ 10 gramoj tage.

 

Hodiaŭ tiu substanco ne plu estas masive konsumita per englutado en okcidentaj landoj, ĉar tiu konsummaniero modifas la kinetikon de la kanaba ebrieco. La unuaj efikoj estas eksenteblaj almenaŭ 10 aŭ 20 minutojn post la engluto, kaj ili foriĝas pli malfruege ol tiuj akiritaj dank'al kanabcigaredo. Tiu longa tempospaco inter la engluto kaj la efikoj kaj inter la engluthalto kaj la reveno al normala stato kutime malplaĉas kaj maloftigas tiun konsummanieron ĉe la spertantoj. Male, la haŝiŝo estas taŭga por kulinaraj miksaĵoj, pro la afineco inter THK, grasaĵo kaj alkoholo.

Ankaŭ kutimas la aserto, ke haŝiŝo enhavas dekoble pli da THK-o ol la origina kanabplanto. Kompreneble, ĝi estas tute ne pravigebla, sed kontraŭe, nekontesteblas, ke la florado de homa konsumado kuraĝigis la fabrikantojn kaj la perantojn miksi la aferon kun dubindaj substancoj pro monallogo.

Ĝia konsistenco povas esti ĉu glueca kaj grasa ĉu sekega kaj firma, depende de la elprenmaniero de la substanco. Ankaŭ la vegetalaĵo (ĉefe klorofilo) kialas la akran kaj maldolĉan guston de la haŝo.

Konfekcio redakti

La kanaban rezinon oni deprenas de la sekreciaj glandoj t.n. triĥomoj (el la greka: hara elkreskaĵo) kaj ankaŭ pecoj de folioj kaj floroj de la femala planto (dum la maskla ne produktas rezino, eĉ se ankaŭ ĝi enhavas tetrahidrokanabinolon (THK).

Multaj teĥnikoj de la rezina preparado kaj ellaborado estas uzataj tuttere. La plej kutima, farita en arablingvaj landoj, konsistas el kribrado de la plantoj post ilia sekigado, cele de disigi la rezinguton de la vegetalaĵo. Laŭ la kribrila fajneco la kvalito varias. La rezinon oni poste stokas, por ke ĝi pliboniĝu (en Afganio, kie oni kutimas deponi rezinon en kaprohaŭtaj sakoj, la konservado antaŭ premado daŭras ĝis dek jarojn). La polvan rezinon oni poste varmigas kaj premas. En Maroko, hidraŭlikaj premmaŝinoj estas uzataj, kies rezulto estas firmaj platetoj, flavet-, verd- aŭ kaŝtankoloraj. En Afganio, eĉ se mane homoj ankaŭ premas la garda (ne-premita rezino) pro evidenta manko de monrimedoj, oni ofte verŝas la aferon en fajre varmigitan pistujon. Kaj ekde la ujo sufiĉe varmiĝis, aktiviĝas ŝtonego kiu pistas la rezinon. Pere de tiu rimedo, oni obtenas la charas, kiu estas mola kaj odorega varo malhele verda kaj eĉ nigra.

Ĉirkaŭ la Himalaja zono, haŝiŝo ankaŭ nomiĝas charas, sed pro la hindua influo, oni ne tranĉas kaj sekigas la planton (laŭ hinduismo, la kanabo estas sankta). Anstataŭe, oni ĝin rikoltas frotante la tigosuprojn per manoj, kaj kiam oni prijuĝas ke sedimentis sufiĉe da rezino sur la polmoj kaj la fingroj, ĝi estas ekskrapita por fariĝi la famaj himalajaj charas. Kompreneble, kiel pri la kribrita rezino, la charas bezonas ripozi por pliboniĝi kaj riveliĝi ĉiajn siaj gustojn kaj efektoj.

Ĉiuj regionoj kun siaj propraj kunmetaĵoj! Tamen sciindas ke tiuj kunmetaĵoj (vehikloj) tute ne nepras kaj ofte nur la eksportota haŝiŝo entenas vehikloj, dum la nemovota estas konsumita senŝanĝe. Plej troviĝas danĝeraj adulterantoj en la maroka haŝiŝo. Psikostimulaj medikamentoj, vakso, gluo, drenada oleo, henao, parafino estas komune uzitaj tie. En Barato kaj siaj najbaraj landoj, oni plivole miksas haŝiŝon kun bestfekaĵo, tabakosuko, terebintoleo, daturo, kafo, ktp...

De kelkaj jaroj, oni spektis drastan pligrandiĝon de la kanaba konsumado en okcidento, kaj ankaŭ la konfekciaj teĥnikoj diversiĝis kaj kompleksiĝis. La "skufo" estas fakte la negoca nomo de la nederlanddevena haŝo fabrikita en la 90-oj kiu distingiĝis per sia tutnatura kombinaĵo, kaj sia grava proporcio de THK. La nomo Skuff-Skufo estas la kuniĝo de la nederlanda vorto Skunk (kiu ankaŭ signifis la nederlandan mariĥuanon, sed origine estis la donita nomo al la novmonda besto mefito) kaj de la angla vorto Stuff (tradukebla kiel Afero, Ilaro, Umo). Sed tiuj vortoj estas delonge ne plu uzitaj ekde la aperoj de produktteĥnikoj kiel la Water-Hash (Akvohaŝo), la Ice-Hash (Glacihaŝo) aŭ la Bubble-Hash (Bobelhaŝo).

Tri nomoj por fakte ununura baza teĥniko: sekigitajn florojn oni enmetas en aron de sakaj kribriloj tiucele elpensitaj, kaj oni mergas la sakojn glaciujen kaj akven. La malvarma medio aliigas la reologian kvaliton de la rezino, kiu unue viskoza kaj gluema fariĝas firma kaj rompiĝema. Tio ebligas pli facile ĝin disigi de la vegetalaĵoj, post la knedado de la miksaĵo. Rezulte, la vegetalaĵoj flosiĝas, dum la pli peza rezino kribriĝas kaj sedimentiĝas en alia sako kiu envolvis la unuan. Oni poste plie kribras la rezinon por malkunigi la diferencajn kvalitojn. La aferon oni poste sekigas, kaj premas (aŭ ne, depende de la konsumanta gusto). Tia prepara maniero kreas produkto kies kvalitoj ne difektiĝis dum la konfekciado.

Atentu! Same kiel la kanaba Rezino tute ne havas ian similecon kun la konifera suko (la t.n. rezinodonaj arboj), tion kion oni nomas Poleno ne temas pri la poleno far la virseksaj plantoj sed plivole la nomo de la pulvorstata rezino.

Pakado redakti

 
Konfiskita haŝiŝo de la usona DEA apud usona centimo. La maniero ĝi facile disiĝas en firmaj eroj implicas malbonkvalitan ekzemplon

Konfekciita haŝiŝo hodiaŭe aspektas kiel plateto iele je la formo de tualetsapoj. La platetoj estas facile kompakteblaj, kaj do estas komforte kaŝitaj de la perantoj en malvastaj spacoj. Oni celofanas la platetojn por igi ilin lik- kaj aerimunaj, kaj poste pakas ilin en diversaj ujoj. Ekzemple, kutimas trovi en Nederlando umojn tiel diversajn kiel parafiloj, kies fundoj malŝraŭbas por enteni haŝporcion.

Leĝaro redakti

Vidu la ĉefartikolon koncerne la Leĝaro pri kanabo.

Kazo de Naama Issachar redakti

Malsama leĝa pozicio rilate haŝiŝon foje kaŭzas miskomprenon ŝtatnivelan. En 2019 en Moskvo estis arestita la 27-jaraĝa Naama Issachar, civitanino de Israelo kaj Usono, kiu revenis post ferio en Barato al Israelo tra Rusio. Limgardistoj trovis 9 gramojn da haŝiŝo en ŝia valizo. Ŝi estis kondamnita al 7,5 jaroj da malliberiĝo, kio estas ordinara puno por tiaj krimoj laŭ la rusia leĝaro.

Sekvis akraj protestoj kaj vigla diskutado en israelaj kaj alilandaj amaskomunikiloj, en kiuj oni ofte diris, ke la puno estas tro grava por tiom eta krimo, ja en Israelo posedado de malpli ol 15 gramoj da haŝiŝo estas tute senpuna. Post komplikaj ŝtatnivelaj intertraktoj oni interkonsentis pri ŝia liberigo, post kio Naama Issachar sendis pardonpeton al la prezidanto Vladimir Putin, kiu ŝin akceptis kaj en januaro 2020 ŝi estis forsendita al Israelo, kie ŝin renkontis la familio kaj la ĉefministro Benjamin Netanjahu.

Varietatoj redakti

Konsumado redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti