Hajdúbagos
Hajdúbagos [hajdUbagoŝ] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Derecske.
Bazaj informoj redakti
Situo redakti
Hajdúbagos situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Debrecen-Létavértes. Ekde 2009 la fervojo ne trafikas.
Historio redakti
Pli frue avaroj kaj slavoj loĝis tie. La unua mencio devenis el 1214 pri la setlejo. En la 17-a jarcento la kampoj apartenis al familio Bocskay (boĉkai). Stefano Bocskay nomumis la vilaĝon hajduka komunumo. En 1919 la rumanoj okupis ankaŭ tiu ĉi vilaĝon.
Vidindaĵoj redakti
La nun kalvinana preĝejo (Hajdúbagos) konstruiĝis en la 15-a jarcento, plurfoje trakonstruita.
Famuloj redakti
En Hajdúbagos naskiĝis:
- kalvinana episkopo Miklós Sinai
- István Jakab (agronomo).