István Jakab (agronomo)

István Jakab [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Jakab István estis hungara agronomo, parlamenta deputito.

István Jakab
István Jakab
István Jakab
Persona informo
Naskiĝo 17-an de septembro 1949 (1949-09-17) (74-jaraĝa)
en Hajdúbagos
Lingvoj hungaragermanarusa
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikisto
vdr

István Jakab[1] naskiĝis la 17-an de septembro 1949 en Hajdúbagos.

Biografio redakti

István Jakab maturiĝis en gimnazio en Debrecen en 1968, poste li akiris agronomian diplomon en agrikultura altlernejo de Szeged en 1972. Li komencis labori en kolĥozo en Debrecen, post jaro en agrikultura oficejo en la sama urbo, ekde 1984 en kolhozo en sia naskiĝvilaĝo. Li finis sian agrikulturan karieron en Csákvár en 1994. Intertempe dum agonio de la socialismo (1988) li komencis politikadi, iom poste li havis postenojn en agrikulturaj organizaĵoj. Ekde 2006 li estas parlamentano, ekde 2010 vicparlamentestro. Li ricevis kelkajn premiojn. Lia edzino naskis 3 gefilojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti