Hal McKusick (fakte Harold Wilfred McKusick, naskiĝis la 1-an de junio 1924 en Medford, Masaĉuseco) estas usona ĵazmuzikisto (tenorsaksofonisto, aldosaksofonisto, klarnetisto) de moderna ĵazo.

Hal McKusick
Persona informo
Naskiĝo 1-an de junio 1924 (1924-06-01)
en Medford
Morto 11-an de aprilo 2012 (2012-04-11) (87-jaraĝa)
en Sag Harbor
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo ĵazmuzikisto • saksofonisto
vdr

Vivo kaj verkado redakti

Hal McKusick alkreskis en Newton kun Ralph Burns kiel kunlernejano, muzikis en 1942 ĉe Don Bestor kaj Les Brown, mallonge ĉe Woody Herman (1943) kaj en 1944/45 en la orkestro de Boyd Raeburn same kiel ĉe Alvino Rey (1946). Post tio li translokiĝis al la usona okcidenta marbordo, kie li laboris i. a. kun Johnny Otis kaj Buddy Rich. En 1948/49 li ludis en la orkestro de Claude Thornhill kaj en 1950/51 en la kvinopo de Terry Gibbs. Inter 1951 ĝis 1956 li plejofte laboris ĉe Elliot Lawrence kaj estis demandata studiomuzikisto.[1] Tiutmpe ankaŭ okazis la kunlaboro kun novigantoj de la ĵazo ĉirkaŭ Gil Melle, George Russell (The RCA Victor Jazz Workshop, 1956) kaj Jimmy Giuffre. Inter 1955 kaj 1958 li faris naŭ albumojn kiel bandestro, kiuj parte respegulas la estetikon de tria fluo.

En la 1960-aj jaroj Hal McKusick pli retiriĝis el la ĵazmondeto, muzikis nur foje ĵazon kaj pli kunlaboris je sonregistraĵoj por varbfilmetoj. En pli malfruaj jaroj McKusick instruis ĉe la Ross-Lernejo en East Hampton (Novjorkio.

La saksofonluda stilo de McKusick estas ege influita de Lee Konitz. Liaj favoruloj ĉe klarneto estas Buddy DeFranco kaj Lester Young.

Diskoj redakti

Hal McKusick kiel bandestro
Hal McKusick kiel gastmuzikisto
  • Woody Herman: Songs For Hip Lovers (Verve Records, 1957)
  • Gil Melle: Gil’s Guets (Prestige Records, 1956)
  • George Russell: Jazz Workshop (RCA, 1956); New York, N.Y. (Decca Records, 1959)
  • Hal Schaefer: RCA Victor Jazz Workshop (RCA, 1955)

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. En ĉ tiu tempo ankaŭ okazis lia kunverkado je la kunsido de Charlie Parker (In The Still Of The Night) kun la orkestro de Gil Evans kaj la Dave Lambert Singers de la 25-a de majo 1953