Hanna Bokorné Szegő

Hanna Bokorné Szegő [segO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bokorné Szegő Hanna estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Steinfeld, pli simpla nomo ekde 1947 estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Bokor Péterné, ŝia dua edzo estis Péter Bokor (dramaturgo).

Hanna Bokorné Szegő
Persona informo
Naskonomo Steinfeld Hanna
Naskiĝo 18-an de junio 1925 (1925-06-18)
en Budapeŝto
Morto 19-an de decembro 2006 (2006-12-19) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Familio
Patro Ernő Szegő
Edz(in)o Péter Bokor (dramaturgo)
Okupo
Okupo juristoinstruisto
vdr

Hanna Szegő[1] naskiĝis la 18-an de junio 1925 en Budapeŝto, ŝi mortis la 19-an de decembro 2006 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Hanna Bokorné Szegő devenis el juda familio. Ŝi maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1943, poste ŝi akiris ŝtatsciencan diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány en 1949. Intertempe dum la nazia erao ŝi estis simpla laboristo, eĉ Gestapo arestis ŝin, sed poste ŝi havis postenon en ŝtata entrepreno. Inter 1951-1956 ŝi estis oficisto en la ministerio pri eksteraj aferoj, poste en simila laborejo, inter 1960–1997 en akademia instituto. Intertempe en 1955 ŝi akiris plian diplomon en altlernejo pri eksteraj aferoj, en 1959 internacian juran diplomon. Ŝi kandidatiĝis en 1960, doktoriĝis en 1973 ĉe Hungara Scienca Akademio. Ŝi ankaŭ instruis en Ekonomia Universitato Károly Marx kiel docento (1963–1974), profesoro (1974–1995), emeritita profesoro (1995-). Ŝi ricevis premiojn inter 1967-2005. Ŝi edziniĝis en 1944, pro holokaŭsto ŝi vidviniĝis en la sekva jaro, denove edziniĝis en 1947. Ŝi naskis 2 filinojn en 1945 kaj 1949.

Elektitaj libroj redakti

  • A nemzetközi szerződésekhez fűzött fenntartások (1961)
  • Nemzetközi Jog. I.-II. (1965-1966)
  • New States and International Law (1970)
  • Az ENSZ helye a nemzetközi jogalkotásban (1976)
  • Államazonosság – államutódlás (1984)
  • Nemzetközi jog (1997)
  • Nemzetközi kapcsolatok alapszótár (kunaŭtoro, 2003)

Fontoj redakti

Referencoj redakti