Sirpa Hannele Ihanus
(Alidirektita el Hannele Ihanus Sirpa)
Sirpa Hannele IHANUS, laŭ hungarlingve kutima nomordo IHANUS Sirpa Hannele, estas finna-hungara skulptisto. Ŝia edzo estas Lajos Bíró (skulptisto).
Sirpa Hannele Ihanus | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de januaro 1959 (65-jaraĝa) en Tuupovaara |
Ŝtataneco | Finnlando • Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Lajos Bíró |
Okupo | |
Okupo | skulptisto |
Sirpa Hannele Ihanus[1] naskiĝis la 9-an de januaro 1959 en Tuupovaara.
Biografio redakti
Sirpa Hannele Ihanus studis en libera arta lernejo en Helsinko (1978-1979), arta lernejo en Kankaanpää (1979-1982), Hungara Belarta Universitato en (1985-1986). Ŝi ricevis finnajn stipendiojn en 1985 kaj 1987, baldaŭ hungaran en 1991. Ŝi vivas ekde 1987 en Budapeŝto kaj ŝi ricevis ankaŭ hungaran ŝtatanecon. Ŝi kreas skulptaĵojn el bronzoj kaj lignoj, krome skulptaĵetojn. Ŝi ricevis precipe ekspoziciajn premiojn inter 1982-2000.
Elektitaj solaj ekspozicioj redakti
- Tampere (1984, 1987, 1990)
- Nyíregyháza, Mátészalka (1989)
- Budapeŝto (1991)
Elektitaj kolektivaj ekspozicioj redakti
- Pori (1983)
- Tokaj (1987)
- Budapeŝto (1991, 1996)
- Nagyatád (1992, 1994)
- Arthalo Budapeŝto (1995, 1997, 2001)
Elektitaj skulptaĵoj redakti
- Hilkka Kuusela (1985, Ilomantsi)
- fontano (1994, Mátészalka)
- Ignác Alpár (2005, Nyíregyháza)
- Imre Nagy (politikisto) (2006, Mátészalka, vidu la bildon!)