Hanns Bruno Geinitz

Hanns Bruno GEINITZ (naskiĝinta la 16-an de oktobro 1814 en Altenburg, mortinta la 28-an de januaro 1900 en Dresdeno) estis germana pionira geologo kaj paleontologo. Edzigis lin en 1843 Luise Pusch kaj en 1846 Margarete Will (sume 3 filoj kaj 3 filinoj).

Hanns Bruno Geinitz
Persona informo
Naskiĝo 16-an de oktobro 1814 (1814-10-16)
en Altenburg
Morto 28-an de januaro 1900 (1900-01-28) (85-jaraĝa)
en Dresdeno
Tombo Alter Annenfriedhof, Dresden
Lingvoj germana
Loĝloko Dresdeno
Ŝtataneco Saxe-Gotha-Altenburg
Alma mater Humboldt-Universitato en BerlinoFriedrich-Schiller-Universitato Jena
Familio
Infano Eugen Geinitz
Okupo
Okupo paleontologo • universitata instruisto • geologo • entomologo • mineralogo • direktoro • botanikisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de konstrukonsilisto li studis de 1834 en Berlino, komence ĥemion. Danke al Friedrich Hoffmann kaj Friedrich August Quenstedt li pli kaj pli okupiĝis pri mineralogiaj kaj geologiaj fakoj. En 1837 li doktoriĝis en Jena pri la turingia konkokalko.

En 1838 li ekdocentis ĉe la Teknologia universitato Dresdeno; samloke li restis dum 56 jaroj. En 1850 li estiĝis katedrestro pri geologio kaj mineralogio. Lia talento pedagogia senteblis kaj altlerneje kaj en societoj (i.a. ĉe Naturwissenschaftliche Gesellschaft Isis, Deutsche geologische Gesellschaft kaj Leopoldina-akademio). Estante universala klerito li aktivis en multaj disciplinoj ene de geologio/paleontologio, oftege ankaŭ pri planta paleontologio. Li estis ŝtata ekspertizisto kiam temis pri la taŭgigo de saksujaj karbominejoj.

Danke al li estiĝis en Dresdeno mineralogia muzeo por kiu li direktoris de 1857. Li pioniris ankaŭ pri la esplorado de permio. Kvankam liaj pripaleozoikaj esploroj ĉiam dediĉis sin al regionoj en Turingio kaj Saksujo li gravis ankaŭ por fremdlandaj fakuloj, eĉ en Usono. Oni ja rajtas nomi liajn ĉefajn verkojn klasikaj geologiaĵoj.

Liaj skribaĵoj pri litostratigrafio en la landlimregiono inter Saksujo kaj Bohemio, antaŭ ĉio Das Elbthalgebirge in Sachsen ( 1871–75) ege antaŭenigis la ĝeneralan konon ĉi-prie. Li ankaŭ enhaviis la terciarojn brunkarbaĵojn kaj la kvaternaro de Saksujo.

Kiam troviĝis urnaj kampoj de Strehlen kaj Großenhain li la unuan fojon strikte aplikis natursciencajn metodojn je prahistorio. Kune kun Gustav von Leonhard li ĉefredaktoris inter 1863 kaj 1879 la periodaĵojn "Neues Jahrbuch" kaj "Centralblatt für Mineralogie, Geologie und Paläontologie".

Aliaj verkoj (elekto) redakti

  • Charakteristik d. Schichten u. Petrefakten d. sächs.-böhm. Kreidegebirges, 1839 s.;
  • Die Versteinerungen d. dt. Zechsteingebirges, 1848;
  • Die Versteinerungen d. Grauwackenformation in Sachsen, 1852 f.;
  • Darst. d. Flora d. Hainichen-Ebersdorfer u. d. Flöha’er Kohlenbassins, 1854;
  • Die Versteinerungen d. Steinkohlenformation in Sachsen, 1855;
  • Geognost. Darst. d. Steinkohlenformation in Sachsen, 1856;
  • Die Leitpflanzen d. Rothliegenden u. d. Zechsteingebirges in Sachsen, 1858.

Fonto redakti

Pfannenstiel, Max: "Geinitz, Hanns". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 6 (1964), p. 151-152 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti