Hanns GASSER (naskiĝinta la 2-an de oktobro 1817 en Krems-Eisentratten, mortinta la 24-an de aprilo 1868 en Peŝto) estis aŭstra skulptisto. Lia frato estis Joseph Gasser.

Hanns Gasser
Persona informo
Naskiĝo 2-an de oktobro 1817 (1817-10-02)
en Krems (Karintio)
Morto 24-an de aprilo 1868 (1868-04-24) (50-jaraĝa)
en Peŝto
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo pentristo • skulptisto
Verkoj Q1241037
vdr

Vivo redakti

Ekis lia artista kariero per la faro de lignaj figuroj por kripoj aŭ reklamŝildoj ktp. En 1838 li iris Vienon kaj eniris la Akademion de Belartoj. En 1842 li translokiĝis Munkenon kie li aliĝis al la grupo de Julius Schnorr von Carolsfeld kaj Wilhelm von Kaulbach, pli malfrue de Ludwig Schwanthaler.

Reveninte en 1847 al Vieno li estis komisiita krei la statuojn ĉe la fasado de Carltheater. Baldaŭ poste oni vokis lin al la ĵus reorganizita akademio kie li docentis tamen nur ĝis la 1851-a jaro.

La viena arsenalo kaj ties armilmuzeo, la kunvensalonego de la urba konsilio de Vieno, la Lloyd-arsenalo de Triesto kaj tombejoj vienaj ĝoĵas pri la havo de verkoj de Gasser.

De liaj portretaj statuoj menciindas: la Maria-Tereza-monumento en la ĝardeno de la armea akademio de Wiener Neustadt, la Elizabeto-statuo ĉe la Uesta stacidomo de Vieno, la Wieland-monumento je Vajmaro (1853) kaj la statuo de Adam Smith en Oksfordo.

Gravis ankaŭ liaj portretbustoj aŭ statuetoj de elstaruloj, kiel ankaŭ multaj alegoriaj figuroj (ekz. Donauweibchen de 1885 je Viena urboparko. En ĉi-lastaj li tute en sekvis klasikismon.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 7. Leipzig 1907, p. 377-378 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti