Hans Peter Heinzl

aŭstra aktoro

Hans Peter HEINZL (naskiĝinta la 1-an de februaro 1942 en Vieno, mortinta la 2-an de septembro 1996 samloke) estis aŭstra komponisto kaj kabaredisto.

Hans Peter Heinzl
Persona informo
Naskiĝo 1-an de februaro 1942 (1942-02-01)
en Vieno
Morto 2-an de septembro 1996 (1996-09-02) (54-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Vivo redakti

Interrompinte muzikstudon Heinzl estis komercisto en Linz. En 1977 liaj kabaredistoj kvalitoj malkovritis fare de ORF-anoj. Pli ol 20 programojn li skribis kune kun Peter Orthofer. Vestite ĉiam per nigraj vestaĵoj Heinzl ĉiam akompanis sin mem piane dum kabaretado.

Jen listo de liaj plej gravaj socikritikantaj programoj:

  1. "Unwiderruflich zum ersten Mal"
  2. "Heinzlgänger" (1978)
  3. "Achtung Stufe" (1979)
  4. "Ich will sehr viel" (1980)
  5. "ORF-eus in der Überwelt" (1981)
  6. "Das fängt ja gut an" (1981)
  7. "Wann hört das endlich auf?" (1982)
  8. "Und jetzt erst recht" (1983)
  9. "Vorsicht, bissiger Mund" (1984)
  10. "Spott sei Dank" (1985)
  11. "Achtung, trifftiger Grund" (1985)
  12. "Wir zeigen die Zehne" (1986)
  13. "Lex Minister" (1990),
  14. Und er bewegt sich doch" (1993)
  15. "Retten - was?" (1993)
  16. "Hurra, wir wählen noch" (1994)
  17. "999 Jahre - die österreichische Seele auf der Couch" (1995)
  18. "Idioten an die Macht" (1995)

La programo "Freundschaft" ne plu realighis pro morto de la artisto je kancero.

Ekde la komenco de la 1980-aj jaroj Heinzl estis ofte gasto en ORF-elsendoj, ekz. kiel kuiristo grumbletanta kaj aminda ĉe "Quiz in Rot-Weiß-Rot" aŭ kiel moderigisto ĉe "Astro-Show". Li komentadis novaĵojn aŭstrajn ĉe "Zeit am Spieß" (1991-1994) kaj gvidis la elsendojn kabaredajn "Wir bitten zum Pflanz", "Spott sei Dank" kaj "Unterm Strich".

En 1984 li malfermis kune kun la dua edzino Renate propran teatrejon nomita "K&K-Theater am Naschmarkt" taŭga por 300 spektantoj. Tie aktoris eminentaj artistoj kiel Helmut Qualtinger, Cissy Kraner, Hugo Wiener, Dolores Schmidinger kaj Die Hektiker. La teatrejo ekzistis ĝis 1995.

Heinzl ankaŭ aktoris en kinejaj filmoj "Lex Minister" (reĝisoro: Peter Patzak, 1990) kaj "Es lebe die Liebe, der Papst und das Puff"; li ankaŭ gastaktoris en televidserioj (ekz. "Stockinger") Lian malsaniĝon li temigis en la filmo "Rosen aus Jericho".

Literaturo redakti

Orthofer, Peter: Heinzl Highlights. Texte zum Nachlesen, Amalthea Verlag, Wien-München 1997

Verkoj (elekto) redakti

  • So gut wie neu. Alpha Music, 1982
  • Spott sei Dank. Polygram, sen jarindiko
  • Ich will sehr viel. Polydor 1979
  • Vorsicht, bissiger Mund. 2 sondiskoj. Alpha Music, 1984
  • Wir zeigen die Zehne. 2 sondiskoj. Polydor, 1986
  • Lex Minister. 2 kompaktdiksoj. Sony
  • Wenn du willst. Kompaktdisko, ORF 1996

Eksteraj ligiloj redakti