Hans Wagner (filatelisto)

Hans WAGNER, antaŭnome ankaŭ Johannes (naskiĝinta la 18-an de septembro 1852 en Wittenberg, mortinta la 21-an de julio 1940 en Frankfurto ĉe Majno) estis germana oficiro kaj filatelisto. Li konsideritis spirita patro de la filatelistaj kongresoj Philatelistentage.

Hans Wagner
Persona informo
Naskiĝo 18-an de septembro 1852 (1852-09-18)
en Wittenberg
Morto 21-an de julio 1940 (1940-07-21) (87-jaraĝa)
en Frankfurto ĉe Majno
Ŝtataneco Germana Regno vd
Profesio
Okupo filatelisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Estante filo de dikstrikttribunalkonsilisto li frekventis la gimnazion en sia naskiĝurbon inter 1864 kaj 1871 antaŭ ol estiĝi en 1873 leŭtenanto en hesia regimento en Majenco. Pro malsaneco li jam en 1893 devis forlasi la armeajn servojn.

Wagner jam dum gimnazianaj tagoj en la aĝo de 11 jaroj infektitis de filatela manio. Li mem kreis albumom por si ĝojante pri poŝtmarkdonacoj fare de amikoj kaj konatuloj. Baldaŭ li posedis kvazaŭ kompletan kolekton de markoj de la malnovaj germanaj ŝtatoj. Tiutempe posedo de pli ol 1000 markoj konsideritis havo de grandega kolekto: falsigoj ankoraŭ maloftis kaj sekve Wagner kapablis akiri kontraŭ pago de ridinde malaltaj prezoj altvaloregajn poŝtmarkojn (ekz. Basler Täubchen de 5 groŝoj). Oficirece li povis permesi al si daŭre okupiĝi pri tiu ĉi hobio, kiam li vojaĝis tra Skandinavio, Svislando, Franclando kaj Italujo. Travivaĵo ege influa estis vojaĝo tra la tuta mondo dum kiu li ankaŭ vizitis Ĉinion. Pri la tiamaj poŝtaj kondiĉoj li raportis pli malfrue.

Ekde la komenco li taksis - por vere serioza kolektisto - neneglektenda la diligentan studon de fakgazetoj. Jam dumgimnazie Wagner havigis al si por trafoliumado la tiam en Lepsiko aperinta fakgazeto "Magazin für Briefmarken-Sammler". Wagner mem iĝis fruktodona fakvervisto. Ĉe "Illustriertes Briefmarken-Journal" de Fratoj Senf li publikigis ekde 1887 ĝis la 1890-aj jaroj multajn eseojn, ekz. pri Ĉinio, privataj poŝtmarkoj, Luksemburgio, bulgaraj militpoŝtkartoj ktp.

Ĝis hodiaŭ aktualas liaj pensoj pri kolektado fare de junuloj el pedagogia vidpunkto, pri ĝojo kiel la plej grava motivigilo, pri regionhistoriaj koneksoj. Li ankaŭ estis tre talenta koncerne klubestradon kaj organizadon. Kelkaj taksas lin patro de la unuiĝo de la germanaj porfilatelistaj filioj. Disde Majenco li frekventis, ĉeestis, kunorganizis diversajn kunvenojn en tuta Germanujo dum kiuj li faris paroladojn kaj multajn fakbabiladojn.

Honoroj redakti

  • Por honori liajn meritojn fonditis en 1885 fare de anoj de la majenca Verein für Briefmarkenkunde la premio Hans-Wagner-medalo el arĝento. Ĝin oni aljuĝas ankoraŭ hodiaŭ, ĉiun trian jaron; ricevis ĝin multaj klubprezidantoj kaj esploristoj filatelaj.
  • Wagner mem iĝis honora membro de multaj filatelistaj societoj en Germanujo, Aŭstrio kaj aliloke.

Literaturo redakti

  • Berühmte Persönlichkeiten und ihre Verbindung zu Wittenberg, fare de Heinrich Kühne kaj Heinz Motel, Druckhaus Göttinger Tageblatt GmbH & Co 1990, ISBN 3-924781-17-6.
  • Fritz Fasse: "Die Hans Wagner Medaille', ĉe: 75 Jahre Verein für Briefmarkenkunde 1885 Mainz
  • Heinrich Kühne: Hans Wagner und die Hans – Wagner – Medaille, Melanchthonhaus Museum, Lutherstadt Wittenberg 1979.
  • Horst Hille: Pioniere der Philatelie, Verlag Phil Creativ, Schwalmtal 1995, ISBN 3-928277-17-0, p. 142-146.