Harold Shipman

Dr. Harold Frederick SHIPMAN [HErold ŜIPmen] (naskiĝis la 14-an de januaro 1946, mortis la 13-an de januaro 2004) estis brita internisto, kiun oni povas nomi la plej sukcesa seria murdisto de la historio.

Harold Shipman
Persona informo
Naskonomo Harold Frederick Ship
Naskiĝo 14-an de januaro 1946 (1946-01-14)
en Nottingham
Morto 13-an de januaro 2004 (2004-01-13) (57-jaraĝa)
en HM Prison Wakefield
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Leeds • Wetherby High School • Leeds School of Medicine
Okupo
Okupo kuracistoseria murdisto
vdr

Raporto (julio 2002) pri la aktiveco de Shipman konkludis, ke li murdis minimume 215 el siaj pacientoj inter 1975 kaj 1998, dum li praktikis en Todmorden, West Yorkshire (1974-1975) kaj Hyde, Greater Manchester (1977-1998). Dame Janet Smith fakspertulo - kiu menciis la raporton -, agnoskis ke multaj aliaj suspektindaj mortoj ne estas kalkuleblaj tutcerte je lia konto.

Tutsume verŝajne mortis 459 homoj pro injektado lia. Multaj kazoj kaŝiĝas en la malcerteco, ĉar ofte Shipman estis la sola persono, kiu verigis la morton. La plej multaj viktimoj estis maljunaj virinoj en bona sanstato.

Shipman senvualiĝis, post ke li provis neniigi la pruvon (kadavron) de unu sia viktimo, kies eltombigita korpo enhavis kvanteton de diamorfino (tio estas la farmacia nomo de la heroino, kiu estas laŭleĝe uzebla en Britio por doloro). Li estis en preventa aresto ĉe la polico, sed ili ne kapablis trovi iun ajn konkretan pruvon kontraŭ li. La gvidado de la proceso estis tiutempe vaste kritikata.

Jam komence de 1998 onin rimarkis mortostatistikon pli altan ĉe Shipman ol ĉe aliaj kuracistoj en la regiono. La polico esploretis, sed trovis nenion eksterordinaran. Kiam li tamen falsis testamenton de unu el siaj viktimoj, filino de la mortinto suspektis trompon kaj avertis la policon.[1]

Shipman estis kondamnita en januaro 2000 pro la murdado de 15 pacientoj per mortiga injekto de diamorfino. Oni diris al li ke li neniam forlasos la prizonon.

Oni trovis lin pendigite en lia ĉelo ĉe la Wakefield Prizono, West Yorkshire, je la 6:20 matene la 13-an de januaro, 2004 kaj lia morto estis konstatita je la 8:10 matene. La deklaro de la Prizona Servo indikis, ke Shipman memmortigis sin, uzante littukon por pendigi sin sur ferstango de la karcero.

Shipman obstine neis la krimagojn kaj neniam donis deklaron pri siaj agadoj, tiel restas liaj motivoj en nebulo.

Eksteraj ligiloj redakti

en la angla

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/05, paĝo 11: Doktoro Morto verkita de Paul Gubbins.